Esperanta Civito

UK en tre malfacila kunteksto

Oni devas reiri al la jaroj de Jaruzelski (1987) kaj de la Sestaga Milito (1967) por trovi pli malfacilan konjunkturon en la lando gastigonta Universalan Kongreson: tiam Pollando respektive Israelo, ĉi-jare Kubo.

La donitaj ekzemploj montras, ke UK povas tamen okazi en la elektita lando, aŭ subite translokiĝi al Roterdamo -- kio, post la organiza sperto de 2008, eventuale estus pli malkonsilinda ol troviĝi en Havano meze de la ruino de la Castro-reĝimo...

Estus oportune, se UEA havus rezervan planon, ĉar la situacio en Havano / julio 2010 ne estos kiel en Pekino / julio 2004: la kongresontoj ne faru al si iluziojn. Ĉiukaze ni sincere bondeziras al la lokaj organizantoj kiel eble plej bonan rezulton, kaj esperas legi la pozitivajn raportojn de la kongresa korespondanto en "Heroldo de Esperanto".

Tute alia demando estas la morala kaj politika signifo de la elekto pri Kubo kiel lando por la UEA-kongreso. Al tiu demando respondas nur la politika konscio de la kongresontoj, se ili havas tian. Tiurilate estas rimarkinde, ke eĉ kandidatoj al la B-komitataneco en UEA rifuzas partopreni en la ĉi-jara UK.

[HeKo 434 9-A, 26 apr 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0441 s s 
  Total: 0.0577 s s