Esperanta Civito

Plibonigoj en la Esperanto-Domo


Laŭ komisio de la proprietulo (Kultura Centro Esperantista) la regio Pro Esperanto plenumadas diversajn plibonigojn en la Esperanto-Domo de Ĉaŭdefono. Unu el la rezultoj estas interalie la pozitiva atento de la turisma societo en Neŭŝatelo, kiu invitis al speciala kurso por la atingo de la kvalita marko.

El trideko da partoprenintaj societoj (la unuopa kursokotizo kostis plurajn centojn da svisaj frankoj, kiujn donacis la publika institucio mem) dek unu sukcesis trapasi la selekton por la kvalita marko: inter ili la reprezentanto de KCE. La realigo de tiu kurso situas en la iniciatoj de Ĉaŭdefono kaj Loklo por altigi sian turisman kvaliton, sekve de la enskribo de ambaŭ urboj en la monda kultura heredaĵo de Unesko.

Internan valoron havas alia rezulto de la efika laboro de la regio: Esperanta PEN-Centro kaj Feminisma Esperanta Movado akiras propran oficejon. Ĝis nun fakte ili gastis precipe en la lokaloj luataj de LF-koop ĉe la Esperanto-Domo. Sed post la restrukturigo de la eksa ekspedejo naskiĝis plurcela lokalo, kie ambaŭ societoj povas instali siajn arkivojn. Tio interalie fariĝis fragmento de la historio de PEN Internacia: eĉ el la centralo en Londono oni petas dokumentojn, kiujn la esperanto-verkistaro gardas kopie, dum la internacia sekretariato ne plu trovas!

La nova kontoro estos oficiale inaŭgurita fine de majo 2010, okaze de festo pro la "perla jaro" de LF-koop (trideka datreveno de la fondo de la kooperativo).

[HeKo 435 7-B, 2 maj 10]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0155 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0419 s s 
  Total: 0.0573 s s