Esperanta Civito

Vikipedio suferus pro UEA-cenzuro

La slogano "Unueco Estas Asocio" por UEA kaj la klopodado de Ivo Lapenna meti prefere ĉiun (neŭtralan) Esperanto-organizaĵon kaj agadon sub la gvidon de UEA verŝajne signifis la vojon al la stagno kaj malsukceso, kiujn multaj bedaŭras. Ja forfalis la konkurenca stimulo. (Kaj ne estas miraklo laŭ mi, ke ĝuste kreskas la agadoj ekster UEA, dum tiu ne agas aŭ nur postkuras en la pli novaj terenoj kiel muziko, renkontiĝoj, denaskuloj aŭ interreto.)

Eble legu en historiaj libroj aŭ jam interrete, kiel Lapenna traktis kontraŭulojn kaj kiel li agis kontraŭ Esperanto-iniciatoj ekster UEA. Tiu spirito ne simple tuj forvaporiĝis per la foriro de Lapenna, kvankam sendube la Esperanto-komunumo multe pli liberas kaj multfacetas ekde 1974. Unu struktura heredaĵo de la Lapenna-tempo restas la forta monopoleco de Esperantujo, la "koncentriĝo de ekonomia kaj politika potenco", kiel mi skribis pasintjare en vikipedio, http://eo.wikipedia.org/w/i[…]to-Asocio&oldid=2466179 . Mi notis interalie:

"Pro la forta koncentriĝo de ekonomia kaj politika potenco en la UEA-strukturo verŝajne Esperantujo estas unu el la lingvo-komunumoj de la mondo, kie ekonomio kaj asocia vivo estas plej koncentrita en unu organizaĵo - almenaŭ kompare kun la landoj, kie loĝas la plej multaj Esperanto-parolantoj."

Tio evidente ne plaĉis al Ziko [Van Dijk naskita Sikosek], eksa UEA-kunlaboranto kaj historiisto pri UEA, kiu en la 25-a de aŭgusto 2009 ŝanĝis la titolon de la alineo al "Ekonomia signifo por la lingva komunumo" kaj forĵetis la plimulton de mia priskribo de la aktuala situacio. Mi ne faris eldonan militon -- sufiĉas al mi provizore la publika konstato, ke li preferis forcenzuri la faktojn pri la "koncentriĝo de ekonomia kaj politika potenco" (mi havas la impreson, ke ĝuste tio estas la faka esprimo de ekonomikistoj, iom pli preciza ol "monopoleco"). Mem konstatu liajn ŝanĝojn en la historio de vikipedio ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Universala_Esperanto-Asocio kaj juĝu propraokule. Jes, unu hirundo ne faras someron -- sed la spaco kaj mia tempo ne sufiĉas por montri ĉiujn al vi.

Mi certe neniel diras, ke UEA ankoraŭ hodiaŭ plenforte emas meti ĉiun iniciaton sub la propran gvidon -- sed la tendenco postrestas. Kiam mi fondis la grupon "EsperantoLand", internacie konata Esperanto-aktivulo parolis pri minaco al la tradiciaj strukturoj. Prezidinto de UEA [Renato Corsetti] ŝatis nomi sin prezidanto de ĉiuj Esperanto-parolantoj. Ofte mi aŭdas bedaŭron, ke mi ne membras kaj aktivas kadre de UEA-organizaĵo. Ktp.
(Lu Wunsch-Rolshoven)

Se ekzistas artikolo, libro, aŭ alia fonto kiu subtenas la aserton ke "Esperantujo estas unu el la lingvo-komunumoj de la mondo, kie ekonomio kaj asocia vivo estas plej koncentrita en unu organizaĵo", tiam kuraĝe remetu tiun aserton, kaj indiku la fonton. Aliokaze, oni prave forigis tiun frazon.
(Yves Bellefeuille)


Rigardu la ŝanĝojn de Ziko [Van Dijk naskita Sikosek], en la vikipedia UEA-artikolo ĉe http://eo.wikipedia.org/w/i[…]f=2466382&oldid=2466179 . Estis ĝuste mia rimarko "Kune kun la aliĝintaj landaj kaj fakaj asocioj UEA eldonas pli ol 90 procentojn de la Esperanto-gazetaro (laŭ la eldonkvanto)", por kiu mi metis fontindikon, kiun Ziko elprenis. Sekvis de mi: "Tio signifas multe pli altan koncentriĝon de la gazeta merkato ol en aliaj lingvaj komunumoj." Ankaŭ tion li elĵetis. Anstataŭe li povus liveri fontan indikon pri la "koncentriĝo de amaskomunikiloj" en diversaj landoj, ekzemple la superrigardon ĉe http://en.wikipedia.org/[…]/Concentration_of_media_ownership .

Kaj vidu liajn postajn eltranĉojn, ekzemple mian detalan "En la kampo de pogranda librokomerco UEA estas pli malpli la sola ofertanto; rilate al podetala librosendado la UEA-asocioj regas la merkaton -- ekzistas tre malmultaj sendependaj Esperanto-librovendejoj." Laŭ mia impreso la celo de la ŝanĝoj ne estis forigi senfontajn asertojn, sed turni la atenton de la legantoj for de la potencokoncentriĝo kaj al la grandioza servo, kiun la UEA-strukturo liveras.

Jes, vi pravas, mi povas facile verki artikolon, en kiun mi metas la prifaktajn konstatojn, kiujn mi ŝatas vidi en vikipedio -- kaj poste meti kun fontindiko en vikipedion. Por mi aspektas iom ĉirkaŭvoje... Sed eble mi iam vere faros.
(Lu Wunsch-Rolshoven)

(fonto: LibFol)

[HeKo 437 3-A, 12 maj 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0453 s s 
  Total: 0.0584 s s