Esperanta Civito

La sinteno de UEA al la pola politiko

Tuj post la aviada katastrofo apud Smolensko, la ĝenerala direktoro de Universala Esperanto-Asocio dissendis gazetaran komunikon kie UEA kondolencis la polan esperantistaron pro la morto de prezidento Lech Kaczyński kaj ceteraj viktimoj. Efektive Kaczyński havis neniun meriton por la esperantistaro, dum eventuale en la gazetara komuniko indus mencii alian eminentulon, vicprezidanton de la Sejmo, kiu ĵus amike renkontis esperanto-delegacion; sed lin s-ro Osmo Buller ne menciis.

Pasis jam kelkaj tagoj post la elekto de la nova pola ŝtatestro, frue okazinta ĝuste pro la forpaso de Lech Kaczyński. Lia ĝemela frato kandidatis, sed malgajnis kontraŭ Bronislaw Komorowski. Plena silento el Roterdamo, kvankam almenaŭ eblus mencii, ke la nova prezidento estas sampartiano de grava esperantistino, EU-parlamentano Margareta Handzlik. Eblas nur du interpretoj: a) Roterdamo bedaŭras pro la malvenko de la pli konservativa el la du ĉefaj kandidatoj, konata pro naciismaj kaj eĉ ksenofobiaj sintenoj; b) Roterdamo ne kapablas flegi publikajn rilatojn, ne sendante bondeziran mesaĝon kiu envolvu la envolvindan en la intereso de la pola Esperantio.

La Esperanta Civito nek kondolencis nek gratulas. Se io estus aparte menciinda, laŭ la nuna Konsulo, tio estus la fakto ke "la rusa televizio tuj post la katastrofo elsendis la admirindan filmon "Katyn" de reĝisoro Wajda. Fakto tre pozitive influa por la rilatoj inter la ĝeneralaj opinioj de Ruslando kaj Pollando. El la vidpunkto de la internaciaj rilatoj, tio estis la plej signifa konsekvenco de tiu aviada katastrofo".

[HeKo 443 8-A, 8 jul 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0162 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0648 s s 
  Total: 0.0811 s s