Esperanta Civito

Revuo, ateliero, domo en la vivo de FEM

"La asembleo estis multe pli vigla ol mi esperis, kaj ĝiaj rezultoj tre kuraĝigaj" tiel komentarias sen. Marie-France Conde Rey, prezidanto de Feminisma Esperanta Movado, kiu havis sian jarkunvenon hodiaŭ ĉe la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono.

La kvorumo estis atingita danke al la ĉeesto de FEM-aninoj el Francio, Hispanio, Hungario, Italio kaj Svedio. En la agadraporto pri 2009 reliefis tri punktoj: la pozitiva evoluo de la revuo "Femina", kies legantaro konsistas preskaŭ egalproporcie el viroj kaj virinoj; tre favoran takson ricevis la verkistina ateliero de aprilo 2009 -- la asembleo opinias ke indas ripeti ĝin; la kontaktoj kun kastelo Greziljono por lui ĝin aŭ aĉeti ĝin fare de FEM. Lige kun la lasta punkto, la respondo ricevita el la proprietulo montras la neceson havi des pli videblan agadon.

La ekesto de feminismaj esperanto-grupoj en Lomeo kaj Kinŝaso stimulis la debaton pri la aliĝo de societoj (FEM havas nur individuajn membrojn): la Asembleo decidis ke grupa partnereco eblas, sed kun individua registriĝo.

[HeKo 450 2-B, 17 aŭg 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0166 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0639 s s 
  Total: 0.0805 s s