Esperanta Civito

Nefermitaj pordoj en KCE

Sabaton la 9an de oktobro 2010 Kultura Centro Esperantista organizos Tagon kun Nefermitaj Pordoj. Je la okazo dum la mateno la vizitantoj povos admiri la novan aranĝon de la terasa etaĝo, kies utila surfaco kreskis je trideko da kvadrataj metroj, danke al la laboroj kunordigitaj de la regio Pro Esperanto.

Posttagmeze la nova salono estos kulture inaŭgurita de Feminisma Esperanta Movado, per prelego de c-ino Carmen San-Segundo pri la situacio de la virinoj en Hispanio. C-ino San-Segundo (unu el la du delegitoj de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo ĉe la Forumo) estas socie kaj politike tre aktiva pri feminismo, ekologio kaj kongruaj temaroj.

Sekvos prezento de sen. Giorgio Silfer, kiel prezidanto de Fondumo Pro Esperanto: li skizos la evoluon de la Civita banko kaj parolos pri ĝiaj projektoj.

La koruso gvidata de s-ino De Mestral estas invitita por la Tago de Nefermitaj pordoj.

[HeKo 454 3-B, 13 sep 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0164 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0424 s s 
  Total: 0.0588 s s