Esperanta Civito

UEA-Komitato siluris Gbeglon kaj torpedis Rebelon

Ne kredinte la denuncon de sia kolego Gbeglo Koffi, komitatano por Togolando, pri konfida misuzo fare s-ro Osmo Buller, la Komitatanoj de UEA en Florenco konsekvence opiniis, ke c-ano Gbeglo mensogas kaj meritas punon.

La "venĝo" aperis tra lia malkonfirmo kiel membro de la internacia ekzamena komisiono de UEA/ILEI. C-ano Gbeglo estas la homo kiu plej multe kaj plej bone aktivis en la tuta Afriko, favore al tiu ekzameno.

Alia aktivulo ricevis vangofrapon, kvankam li preskaŭ incensis Universalan Esperanto-Asocion (kaj specife ĝian nunan prezidanton) dum lastaj jaroj. Temas pri Flavio Rebelo, al kies Internacia Televido la sama Komitato de UEA rifuzis apogon, eĉ nur per favora agnosko okaze de financa kampanjo.

La politika partio E-D-E ne estis akceptita kiel aliĝinta, sed nur kiel kunlaboranta asocio de UEA. Malgraŭ tio, po unu ĉeestanta komitatano el tri ne balotis pore.

[HeKo 307 8-A, 6 aŭg 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0159 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0425 s s 
  Total: 0.0584 s s