Esperanta Civito

Konstanta tensio inter Gbeglo kaj UEA

Mi tute ne plu atentas la manovrojn de UEA-gvidantoj nunaj kaj Renato [Corsetti]. Kio gravas por mi, tio estas la daŭrigo de la laboroj de Hans [Bakker], kaj tion ni faras en Afrika Centro Esperantista (ACE) en Lomé,Togolando.

Bone iras la unuaj paŝoj de UETA (Unuiĝo de Esperantistoj en la Tuta Afriko). Nian forton ni streĉas por tio. UEA-homoj metu iujn ajn filtrilojn (*) al siaj listoj pri mi, tamen miaj informoj aperos al la tuta mondo. Tial mi petas, ke oni ne longe diskutu pri tiaj aferoj. Anstataŭe, oni atentu la iradon de la movado vera en Afriko.

De la 24a ĝis la 27a de decembro 2010 okazos la 18a Togolanda Esperanto-Kongreso. Ĝin partoprenos eksterafrikanoj. Unu el ili ĵus starigis ttt-ejon pri tio. Iru al: http://togo.posthuma.se

(Koffi Gbeglo)

(*) La mesaĝoj de c-ano Gbeglo al la diskutlistoj de la Komitato kaj de la membraro en UEA estas daŭre filtrataj, nome submetataj al preventa cenzuro. [NdlR]

* * *

La 27an de marto 2010 la Komitato de UEA (kaj la landa asocio en Togolando) ricevis la suban cirkuleron:

Laŭ la peto de la prezidanto [Probal Daŝgupta], kiu nun estas malhelpata mem interveni, mi informas, ke komitatano Gbeglo Koffi restas en Komitata Listo sole kiel observanto, sen la rajto skribi al ĝi. Tio validas ekde nun ĝis la fino de la nuna komitata periodo. La novelektita Komitato en Havano povos decidi pri iuj aliaj gvidprincipoj por la Komitata Listo, aplikotaj post la kongreso en Havano.

Tiun malagrablan kaj bedaŭrindan decidon motivas daŭre incitaj kaj ofendaj mesaĝoj de komitatano Gbeglo Koffi. Ili enhavas ade ripetatajn demandojn, kiuj estis jam plurfoje kaj plurloke responditaj. La decidon motivas ankaŭ protestaj mesaĝoj de aliaj komitatanoj, kiuj sentas sin ĝenitaj en sia komitatana laboro.

Komitatanoj, kiuj volas bloki la mesaĝojn, kiujn Gbeglo Koffi eventuale plu sendos per aliaj kanaloj ekster tiu ĉi listo, povos laŭbezone peti konsilojn de Roy McCoy [listoadministranto].

Barbara Pietrzak,
ĝenerala sekretario de UEA

[HeKo 463 1-A, 15 dec 10]


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0700 s s 
  Total: 0.0846 s s