Esperanta Civito

Pri ne rimarkita TEJO-rezolucio

Dum jardekoj la medio de Tutmonda Esperantista Junular-Organizo ne produktis kulturpolitike interesan dokumenton. Tial des pli strange estas, ke la rezolucio de Liberec', aprobita de la Komitato de TEJO dum la 65a Internacia Junulara Kongreso, 24 julio 2009, estas praktite ne rimarkita.

La teksto efektive ne estas rezolucio, kaj des malpli deklaracio, sed deklaro, konklude al la kongresa debato pri "Libereco dudek jarojn post la falo de la fera kurteno". Malgraŭ enkonduka alineo kiu celas kupli ĝin al la eventoj de la Okdeknaŭa, ĝi apenaŭ rilatas al la politikaj kaj ekonomiaj sekvoj de la falo de la Berlina Muro. Eventuale, per frazo kiel "Ni spertis ankaŭ, ke kulturo kaj identeco estas homaj ecoj tro valoraj kaj kompleksaj por esti karakterizitaj nur per nacia aparteno", la deklaro malagnoskas la esencan evoluon de la 1990aj, karakterizitaj ĝuste de la vekiĝo aŭ fortiĝo de la naciismoj, de Katalunio ĝis eksa Jugoslavio, de Flandrio ĝis Kaŭkazo. Situacio plu daŭranta, en kiu esperantistoj mem estas naciisme engaĝitaj.

La ŝlosilaj frazoj de la dokumento estas tamen aliaj:  "Niaj amikaj ligoj, niaj kulturaj valoraĵoj, niaj komunaj sentoj ja estas veraj kaj vivaj" kaj "Libereco ankaŭ signifas ke ĉiu havas la rajton elekti kaj krei siajn proprajn identecojn -- identecojn, kiuj reprezentas la individuon kaj ne nepre popolon aŭ nacion".

Laŭ tiuj raŭmismaj frazoj oni komprenas ke la finvenkismo influanta ĉirkaŭ TEJO prisilentis la dokumenton, ĝis tioma grado ke ankaŭ engaĝitaj raŭmistoj preteratentis ĝin. Tiuj frazoj emfazas la ni-senton de la deklarantoj, kio egalas al la agnosko pri la rolo de identigilo por esperanto, trans la nivelo de la nura komunikado.

Pli delikata estas la akcento pri la individuo, kun ebla konfuzo inter (individua) personeco kaj (kolektiva) identeco, sed kerne ĝi rekondukas al la rajto percepti sin kiel membron de diaspora lingva minoritato pro memelekto: la volontisma emfazo estas eĉ pli forta ol en Raŭmo.

Kun tiaj premisoj, oni komprenas kial la junularo evoluas raŭmisme, kompreneble kaj prave serĉante ankaŭ proprajn vojojn, kiel estas la kazo de Svedio; sed certe en kontrasto kun la finvenkismaj premisoj kiuj regas ekster la Esperanta Civito.

[HeKo 466 9-A, 8 jan 11]

 

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0414 s s 
  Total: 0.0553 s s