Esperanta Civito

Pri la signifo de "transnacieco"

Manuel Ortega ĵus glosis aserton de c-ano Kep Enderby, en ties teksto "Bezonata: nova monda ordo". Laŭ Ortega, Enderby "prave diras ke nacioj estas nur imagitaj komunumoj. Li rifuzas la naciojn, sed favoras plian imagitan komunumon: ke identeco ne estu nacia, sed homarana".

Daŭrigas Ortega: "Jes, la homaro, nenio alia ol plia imagita komunumo. La materialiĝo de tiu ĉi ideo signifus la pason el mondo malcentralizita al mondo centralizita. La puzlomondo, tio estas la mondo de la nacioj, estas la kuniĝo de multaj foje centralizitaj foje malcentralizitaj retoj. Tiuj retoj estas la ŝtatoj kiuj estas materialiĝoj de la nacioj. La ideo de sola tutmonda politika korpo, de Ŝtato Unuiĝinta de la Tero (materialiĝo de tiu imagita komunumo: la homaro), estas profunde totalisma, sendepende de kiom demokratia oni ĝin ŝajnigas, mondo sub sola leĝo, sub sola registaro, sen eblo de ekzilo, rifuĝejo aŭ fuĝo estas timinda mondo, frandaĵo por la ŝtata arbitreco kiu ĝustadifine troviĝus libera je kritiko, ekstera opozicio aŭ sendependa juĝo."

"Jen ni vidas kiel danĝera estus la paso el malcentralizita mondo al centralizita mondo. Jen la graveco de la transnacieco kaj la realaj komunumoj. Transnacieco estas la negado de la nacia identeco kaj sekve la starigo de rilatoj kun aliaj trans kaj sendepende de la nacioj. En la publika konversacio disvolviĝanta en esperanto transnacieco malabundas kaj eĉ mi dirus ke ĝi tute ne ekzistas. Abundas internaciismo kaj kvazaŭnaciismo, tio estas, la konversacioj estas kaptitaj de la imagitaj komunumoj" konkludas Manuel Ortega.

Kara Ortega, ni devas atenti ne implikiĝi en la vortoj mem. Internacieco, sennacieco kaj transnacieco referencas al komuna matrico: naci/ec/o. Ni tamen ne supozu ke pri naci/ec/o ni ĉiuj havas la saman komprenon.

Sennaciulo estus persono kiu, havante propran naciecon, perdis ĝin, ĉu libervole (la idealo de Lanti) ĉu pro kontraŭvolaj cirkonstancoj (malaperis lia lando). Necesas emfazi, ke por Lanti sennaciulo estas samtempe proleto, tiel ke “sennaciismo” ĉe li sinonimis “proletan kosmopolitismon” (kosmopolitismo estus burĝa, sennaciismo estus proleta). Sed jen kolizio inter du konceptoj: la proleteco ne negas la ŝtatanecon (vidu marksismon-leninismon), dum Lanti aliris jam anarkian perspektivon. Kaj per tio ni jam stumblas pri la signifo de nacio: por Lanti, tio estas jakobena naciŝtato.

Transnaciulo estas persono kiu, havante propran naciecon, ne perdas ĝin, sed iras trans ĝi. Tio estas la kazo de la raŭmistoj. Laŭ ili tamen la nacieco ne koincidas kun la ŝtataneco. Temas pri koncepto kiu referencas esence al kulturaj kaj lingvaj valoroj, akorde kun la prioritato donita al “ius sermonis” (dum la naciŝtato referencas al “ius sanguinis” kaj/aŭ “ius soli”).

Do ni atentu ne konfuzi nacion kun naciŝtato. La Maltaj Kavaliroj, cititaj aliloke de Manuel Ortega, ne formas naciŝtaton. Ili tamen formas subjekton de internacia juro. Ankaŭ la Esperanta Civito strebas esti subjekto de internacia juro, kaj tamen ne naciŝtato.

Manuel Ortega analizas la aferon sen distingo inter nacio kaj naciŝtato: tipa eraro ĉe anarkiistoj (kiuj cetere ne distingas ankaŭ inter ŝtato kaj registaro!). Ne hazarde, inter la tri fondintoj de la unua Internacio (1864), Bakunin estis jure pli primitiva ol Marx, kaj Mazzini jure devancis ilin ambaŭ.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 468 1-A, 17 jan 11]  

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0161 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0421 s s 
  Total: 0.0583 s s