Esperanta Civito

Berno, Vieno, Romo, Varsovio... sen radio

La agonio de la kurtonda radio daŭras de dudeko da jaroj. La esperanto-elsendoj estingiĝas kune kun ĝi. Ne gravas kiom da homoj aŭskultas tiujn elsendojn: la reagoj en esperanto estis pli ol la duono de ĉiuj reagoj ĉe la kurtonda ORF, sed Vieno samtempe malŝaltis ĉiujn lingvojn. Kaj efektive, se pli ol duonoj de la leteroj kaj mesaĝoj estis en nia lingvo, tio pruvas kaj la asiduecon de la esperantistaro kaj la malekziston de alilingva publiko...

La sama problemo trafas pli-malpli frue ĉiujn, sendepende de la enhava intereso kaj profesia kompetento. Simple perdiĝis la utilo de la kurtonda radio kaj ĝia podkasta posteulo, je la servo de iu ŝtato. La agonio komenciĝis per Svisa Radio Internacia, atingis Vienon, Romon, kaj ĵuse Varsovion.

"Karaj Geaŭskultantoj, Karaj Radioamikoj, hodiaŭ ni havas por vi malĝojigan informon pri foresto de nia E-programo. Nome laŭ la decido de la Estraro de Pola Radio ekde hodiaŭ mi ne plu povas okupiĝi pri ili. Ni klopodos baldaŭ liveri al niaj aŭskultantoj kaj amikoj pliajn informojn." Per tiu lakona mesaĝo Gabriela Kosiarska informis pri la ĉeso de la radioelsendoj, 2 februaro 2011.

Per la morto de la esperanto-redakcio ĉe Pola Radio verŝajne redimensiiĝos la alesto de Pollando en la esperantlingva publiko. Sed ankaŭ silentiĝas kanalo kiu rolis kiel nerekta apoganto de unu internacia esperanto-organizo. Tial la evento frapas unuavice kaj tiun asocion kaj la bildon de Pollando en Esperantio.

En tiu kunteksto estas rimarkinde ke la telekomunika forto de UEA jam malkreskis dum la lasta jaro: la projekto de propra "televizia kanalo" tra Youtube paneis post promesplena komenco. En dudeko da monatoj, la ĉiusemajna aŭ minimume duonmonata aperofteco reduktiĝis je unu "UEA viva" en ĉiu dua aŭ eĉ tria monato, kun ŝajne definitiva halto antaŭ pli ol duonjaro. Estus preferinde starti per propra podkasto, des pli ke pri la likvido de Pola Radio oni parolas de pli ol kvar jaroj. Sed nek miloj da membroj, nek deko da salajratoj, nek la radiofonia sperto de Barbara Pietrzak (nuna ĝenerala sekretario de UEA) helpis tiudirekte.

[HeKo 469 8-A, 5 feb 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0167 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0456 s s 
  Total: 0.0623 s s