Esperanta Civito

Komuniko de la kortuma aktisto

Laŭ skriba atesto de la prezidanto de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, formala plendo estis deponita ĉe la Kortumo kontraŭ c-ino Carmen San-Segundo, pro delikto de misfamigo.

La arbitracio koncernas fakton okazintan en oktobro 2010. La jura referenco, manke de specifa Civita normo, estas la artikoloj 173 kaj sekvaj de la Svisa Kodo.

Ĉiu civitano, kiu opinias havi elementojn ateste utilajn por la arbitracio, estas afable petata kontakti: <kortumo ĉe esperantio.net>, ĝis la 30a de aprilo 2011.

Ĉi tiu mesaĝo validas kiel oficiala informo al ĉiu koncernato.

[HeKo 476 2-C, 6 apr 11]

Plia publika atesto kontraŭ c-ino San-Segundo:
La 6an de aprilo 2011 Carmen San Segundo publike anoncis la demision de sen. Julio Herrero el la posteno de prezidanto de la malaga esperanto-societo "Marbordo de la Suno". Kaj ŝi tuj proklamis sin "provizora prezidantino".
Jen la reago de sen. Herrero, datita je la posta tago:
"Kiel mi jam informis retmesaĝe al ĉiuj membroj de Malaga Esperanto-Asocio, la novaĵo ĉi tie aperanta estas tute falsa, kaj do laŭleĝe senvalora. Mi ne demisiis kaj mi jam anoncis, ke la Ĝenerala Kunsido de la Asocio okazos meze de majo en Malago, kies kunvokon mi faros, kiel prezidanto."

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0699 s s 
  Total: 0.0831 s s