Esperanta Civito

La Civitanaro kreskis je 46%

Sub la kontrolo de la Konsulo, kaj de sen. Anna Bartek nome de la opozicioj en la Senato, hieraŭ kompletiĝis la dua oficiala censado de la Esperanta Civito.

Kompare kun la unua censado, je 30 novembro 2006, la Civitanaro kreskis je 45,8%, de 275 al 401, el kiuj 366 estas voĉrajtaj okaze de la elektoj por la Senato, 15 decembro 2011.

Laŭ la balotejoj, la distribuo de la elektantoj estas la sekva:

Altekvatora (en Lomeo, por ĉiuj rezidantoj en afrikaj landoj norde de la ekvatoro, escepte de Kongolandoj): 33.
Subekvatora (en Buĵumburo, por ĉiuj rezidantoj en afrikaj landoj sude de la ekvatoro, escepte de Kongolando kaj Ruando): 63.
Konga (en Gomo, por ĉiuj rezidantoj en la tri Kongolandoj kaj Ruando): 20.
Balkana (en Razgrado,  por ĉiuj rezidantoj en Albanio, Bosnio, Bulgario, Kosovo, Makedonio, Montenegro, Rumanio, Serbio kaj Turkio): 34.
Balta (apud Stokholmo, por ĉiuj rezidantoj en Danlando, Finnlando, Germanio, Norvegio, Pollando, Svedio, iama Sovetunio kaj kaŭkazaj teritorioj): 28.
Iberia (en Malago, por ĉiuj rezidantoj en Andoro, Hispanio, Katalunio, Portugalio): 19.
Mediteranea (en Milano, por ĉiuj rezidantoj en Grekio, Israelo, Italio, Malto, San-Marino): 38.
Mezeŭropa (en Ĉaŭdefono, por ĉiuj rezidantoj en Aŭstrio, Ĉeĥio, Hungario, Kroatio, Liĥtenŝtejno, Slovakio, Slovenio, Svislando): 62.
Okcidenteŭropa (en Angulemo, por ĉiuj rezidantoj en Belgio, Britio, Francio, Irlando, Islando, Luksemburgio, Monako, Nederlando): 36.
Latinamerika (en Karakaso, por ĉiuj rezidantoj en latinamerikaj landoj, escepte de Meksiko): 11.
Pacifika (apud Meksikurbo, kun subbalotejo en Katmanduo, por ĉiuj rezidantoj en Kanado, Meksiko, Usono, Oceanio kaj Azio, sed ne Israelo, Turkio, iama Sovetunio kaj kaŭkazaj teritorioj): 22.

Hodiaŭ la respektivaj responsuloj de la balotejoj ricevos la koncernajn listojn de voĉrajtaj gecivitanoj.

Statistikaj detaloj post la censado aperos en alia retpaĝo.

[HeKo 495 4-C, 1 dec 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0415 s s 
  Total: 0.0560 s s