Esperanta Civito

Kiuj financaj produktoj por la esperanta banko?

Per la aprobo de Lex Argentaria la Senato instituciigis konsorcian servon kiu de kelkaj jaroj utilis al establoj kaj individuoj en la Esperanta Civito. Naskiĝis tiel Fondumo Pro Esperanto (FPEF), kies unua administra jaro ĵus ĉesis.

Antaŭvidite jam de la Konstitucio en sia formulo de fondumo, la nova Civita instanco etendas sian aktivecon por la sektoroj sociala, financa kaj konstrua. Tio inkluzivas akiron kaj administradon de nemoveblaĵoj, al kio efektive FPEF dediĉis siajn ĉefajn energiojn en 2011. La domflegado en Ĉaŭdefono, la projekto AmaHoro en Burundio kaj la Esperanto-Domo en Andaluzio estas la plej rimarkindaj tiurilate.

Ekde 2012, koincide kun la nova Kapitulo, FPEF dediĉos pli da atento al la financa sektoro. Ni devas emfazi, ke al FPEF mankas la koncepto pri interezo, kaj disvolvi bankon sen tiu koncepto ŝajnas utopio. Almenaŭ en okcidento, ĉar sen interezo funkcias ĉiu islama banko, kiu tial apogas sin al antikva fundamento kaj modernaj financaj produktoj. Ni memoru, ke la unua islama banko estis fondita nur antaŭ 42 jaroj, en 1970.

Tiu antikva fundamento estas religia por islama banko, sed ĝi povus funkcii ankaŭ sekulare. Simile agis la romia administracio, kiam ĝi sekularigis (sub Vespaziano) la imposton al la jerusalema templo, kreante "fiscum judaicum".

Ankaŭ por la esperanta popolo ni bezonas ion kompareblan al Zakat, aŭ obolo (kiu ne estas nur "antikva greka monereto"). La islama Zakato plej konvenas kiel surogato de la rentumimposto. Tial ke la Esperanta Civito havas nek impostojn nek membrokotizojn, tiuspeca obolo perfekte taŭgas, komplemente al la dismoj, enkondukitaj de direktivo Hiltbrand en 2005 (Mutuala Rabata Sistemo). La obolo, komence nur libervola, poste deviga por la paktintoj, fine ankaŭ por la individuoj havantaj la civitanecon, nutros la kason por la sociala helpo.

En la kampo de la mikrokredito ĉesos la sistemo de alpruntado kun minimuma interezo, kaj oni enkondukos pli modernajn financajn produktojn, kiuj fakte estas tre konataj en la islama bankosistemo. Esence, temus pri kunlaboro kaj kunpartopreno en la financata projekto, laŭ almenaŭ tri malsamaj formuloj.

La unua similas al la "profit and loss sharing / partopreno en profitoj kaj perdoj". La dua, kiun araboj nomas "mudaraba", similas al komandito. La tria, kiun la araboj nomas "muŝaraba", estas internacie konata kiel "joint venture / kuna iniciato".

Per tiuj financaj produktoj FPEF ne situos en la sistemo "donu kaj repostulu", kun ĉiuj riskoj pro nesolventeco kuplita al interezoj, tipa de la okcidenta kapitalismo, kun la konsekvencaj krizoj ĉe la alpruntanto kaj ĉe la depruntanto. Male, okazos atenta evaluo pri la projektoj kaj strikta kontrolo pri ilia evoluo.

La islama bankosistemo rifuzas ne nur spekuladon, sed ankaŭ la blankigon de mono ĝenerale, kaj la deponon de profitoj el diversaj korane malpermesataj aktivecoj. Supozeble ne ĉio (ekzemple porkobredado) estos konsiderata kiel kontraŭleĝa, sed alternativa banko kiel FPEF devos rifuzi bonhavojn el armiltrafiko, prostitucio, uzuro kaj simile.

Kompreneble FPEF intencas blinde inspiriĝi al neniu alternativa sistemo (ni studis ankaŭ la rimedojn de egalrajta komerco kaj tre specifajn "bankojn" kiel la "cassa peota" ĉe venecilandaj vilaĝoj). Ni tamen survojas al solvoj kiuj evitas la simplan donacadon (ofte senrezultan), la spekuladon kaj la financan perdon.

Ankaŭ sur la financa kampo la Esperanta Civito estu avangarda. Detala prezento okazos en Ĝenevo, 16 aprilo 2012, ĉe la inaŭgura sesio de la Parlamento.

(fonto: prezidanto de la Fonduma Konsilio)

[HeKo 500 5-C, 25 feb 12]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0391 s s 
  Total: 0.0522 s s