Esperanta Civito

Zbigniew Galor siamaniere resumis

En la revuo "La Ondo de Esperanto" Zbigniew Galor, profesoro pri sociologio, siamaniere klopodas resumi la Esperantan Civiton, ŝajne bazante sin sur la intervjuo farita de Aleksander Korĵenkov al Giorgio Silfer.

La resumo konsistas unue el preamblo, poste el komparoj kun alies vidpunktoj (kiujn li nomas "vizioj"). Jen la preamblo:

"Esperanto valoras nur kiel raŭmismo. – Laŭ Giorgio Silfer Esperantion kreas la Nova Esperantio – Civito (raŭmistoj) kaj la Malnova Esperantio (finvenkistoj). La mondo de finvenkistoj estas en krizo: UEA en krizo de identeco, kaj SAT en agonio. La ĉefa problemo de la tuta Esperanto-medio: nesufiĉa empatio kaj sinergio en interhomaj rilatoj koncernas ankaŭ [la] Civiton. Tamen inter finvenkistoj ĝi estas multe pli rapida kaj granda. La Malnova Esperantio mortas."

Pli kongrue al la opinio esprimita en la intervjuo estus: "Esperantion formas kaj raŭmistoj kaj finvenkistoj. La finvenkismaj movadoj, unuavice UEA kaj SAT, estas en krizo. Se temas pri la interhomaj rilatoj, la ĉefa problemo de la finvenkistoj estas la malsufiĉa kapablo krei empation kaj sinergiojn. Tiun problemon ankaŭ la raŭmistoj frontas, sed ĝi estas malpli prema ĉe ili."

Necesas emfazi, ke ekster la interhomaj rilatoj situas aliaj problemoj, pri kiuj mi ne parolis. Eble alian fojon.

Transirinte al la komparoj, indas mencii laŭ Galor:
"Temas pri baza dependo de ekzisto de la raŭma Civito de la Malnova Esperantio (de kie devenas membroj de [la] Civito, nun proklamita kiel la Nova Esperantio)."
Tiu aserto estas frukto de lia fantazio. La plejmulto de la aktivuloj en la Esperanta Civito tute ne devenas el UEA aŭ SAT. Parto el ili formiĝis en TEJO, kiun mi ne konsideras funkcia al UEA aŭ SAT, sed kulturpolitike aŭtonoma. Ĝenerale, temas pri homoj kiuj kabeus, se ili ne elektus la raŭman vojon.

La “malnova Esperanto-mondo” ruiniĝas, kaj laŭ tiu vizio falo de la Malnova Esperantio elvokos inundon, kiu subakvigos [la] Civiton. La aŭtoro ŝajne ne konscias pri tiu konsekvenco. Li bonintence invitas tiujn, kiuj fine “subite ekvidis”, al Titanic – al [la] Civito, kiu kiel formo de ŝtato (kvazaŭ Neŭtrala Moresneto) estas kontraŭdiro de la Zamenhofa vizio de Esperanto. Bela vojo iĝas “blinda” – fina vojo.
Kvar eraroj en kvar linioj: unue, se la projekto de Amikejo (1907/08) kontraŭdirus la "Zamenhofan vizion", Zamenhof ne estus apoginta ĝin (Galor bonvolu dokumentiĝi). Due, se uzi la metaforon de Titanic, ĝi taŭgus por la malnova Esperantio, dum la nova estus la ŝalupoj, ĉi-foje sufiĉaj. Trie, la Esperanta Civito tute ne celas esti ŝtato (Galor bonvolu atente legi la Konstitucion). Kvare, se la finvenkisma movadaro ruinas, tio ne signifas la ruinon de aliaj, sed eventuale la ekeston de pozitiva plurismo, kio ja karakterizas la novan Esperantion, kies parto estas la nun majoritata Nova Maldekstro (Galor bonvolu distingi la parton disde la tuto).

(Giorgio Silfer)

[HeKo 501 8-A, 24 mar 12]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0659 s s 
  Total: 0.0795 s s