Esperanta Civito

Sinergioj pri interlingvistiko en Italio

Prof. d-ro Paolo Valore, de la Milana Universitato, renkontis hieraŭ d-ron Giorgio Silfer, membron de la Scienca Komitato de Itala Interlingvistika Centro. Ili diskutis pri eblaj sinergioj inter la Centro kaj la iniciatoj de prof. Valore rilate interlingvistikon.

Tri iniciatoj specife trafas la intereson de IIC. La unua estas la reta periodaĵo "InKoj", al kies redaktado povas kontribui diversaj fakuloj de IIC, interalie por librorecenzoj. Konsekvence, prof. Valore bonvolis akcepti d-ron Silfer en la redakcion de "InKoj".

Dua iniciato estas "laboratorio", nome libera kurso por la milanaj studentoj, pri interlingvistiko kaj esperantologio, kiun prof. Valore organizis pli frue danke al la kunlaboro de d-ro Federico Gobbo, kiu intertempe retiriĝis. IIC povus provizi egalnivelan gvidanton por tiu "laboratorio". Tia iniciato ree okazus en la akademia jaro 2013/14, se jam ne plu eblus programi ĝin por 2012/13.

Tria iniciato estas jara kunveno tuŝanta ankaŭ interlingvistikon. IIC pretas doni sian aŭspicion kaj helpi por la prelegontaro.

[HeKo 505 4-B, 30 apr 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0468 s s 
  Total: 0.0615 s s