Esperanta Civito

La junia numero 2012 de Literatura Foiro

Uverture en la junia numero de 2012: “La florbranĉeto” de Hermann Hesse (en traduko de Christian Declerck).

Datrevene: Perla Martinelli pri Edmond Privat. Resumo de la bazo por kurso okaze de la 50-jariĝo de la forpaso de Privat.

Originala literaturo: Till Dahlenburg recenzas la libron “Beletra kolekto de Ĝenevaj aŭtoroj”, kiu enhavas verkojn de Mad Mevo, Henri Beaupierre kaj Johán Valano. La revuo informas ke la PEN-premion “La Verko de la Jaro”-2011 gajnis “Kardo sur kasko” de Ivaniĉka Magharova. Akompanas kompleta listo de ĉiuj libroj, kiuj ĝis nun ricevis la premion establitan en 1976.

Albana literaturo: Ismail Kadare pri la beletro de la malpermesita lingvo tra Bardhyl Selimi kaj recenzo de Josip Pleadin pri la libro “Hunda hauto” de Fatos Kongoli en traduko de Tomasz Chmielik kaj Bardhyl Selimi.

Lingvistiko: Federico Gobbo pri Alan Turing, sed ne kiel patro de informadiko, pri Alan Turing kiel filozofo de lingvaĵo.

Kino (ne nur, ankaŭ psikologio kaj feminismo): intervjuo de la mondfama aktorino Isabelle Huppert en traduko de Rolfo.

El la redakcia arkivo: La lasta eseo de Leen Deij, “Pri stratfutbalo kaj la daŭrigo”.

Muziko: Carlo Minnaja pri Lucio Dalla kaj la teksto de lia kanzono “4 marto 1943”.

Datrevene: Armando Zecchin okaze de la titolpaĝo de la ĵurnalo “Il Secolo” kun dato 17 aprilo 1912.

Filozofio: Carmel Mallia demandas “Kial? Kiel? Kiom?” por konkludi “Vivu la Filozofio!”. Kaj eseo de Peter Bieri (en traduko de Horst Vogt) pri la esenco de klereco.

En 2012 la plenkoloraj kovropagoj de “Literatura Foiro”, sub la grafika zorgo de Gábor Déak, prezentas agrogramojn. La revuon “Literatura Foiro” posedas, eldonas kaj administras LF-koop; ĝi estas ankaŭ la organo de Esperanta PEN-Centro kaj parolilo de la Lingva Komitato de Esperantio. Ĉefredaktoro: Ljubomir Trifonchovski. Redakcia poŝtadreso: p.k. 26, BG-3000 Vraca (Bulgario), rete lofo @ mail.bg, skajpe literatura.foiro  . Perantoj en 37 landoj. Rabato por Esperantaj Civitanoj en pli ol 50 landoj. Provekzemplero estas mendebla senpage ĉe Kooperativo de Literatura Foiro, CP 928, CH-2301 La Chau x-de-Fonds (Svislando); rete aŭ­ ankau­x tra nia redakcio.

[HeKo 810 8-B, 30 jun 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0124 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0634 s s 
  Total: 0.0758 s s