Esperanta Civito

Lingva Komitatano post Akademia maldecido

Laŭ oficiala komuniko, lastatempe la Akademio de Esperanto, pli precize ĝia Gramatika Sekcio, ŝajnas eviteme prokrasti decidon pri la uzo de adjektivo aŭ adverbo en predikativa pozicio, per rekomendo kaŭzanta miskomprenojn.

Ĉu la Lingva Komitato de Esperantio havus pli klaran respondon? demandis Anna Bartek al d-ino Perla Martinelli, lingva komitatano (kaj la sola virino kiu iam membris en la estraro de la Akademio, dum ĝia pli ol jarcenta historio). Jen la respondo, ne nome de LK, sed je persona titolo.

* * * * *

Por ricevi respondon de la Lingva Komitato, konsistanta nur el fakuloj kiuj perceptas nian lingvon raŭmisme (inkluzive de (eks)akademianoj), necesas submeti ĝin al la LK-sekretario, c-ano Birindwa. Tamen tio ne ŝajnas necesa, ĉar la uzon de adverbo aŭ adjektivo post la verbo "esti" reference normigas jam la lingva respondo donita de L. L. Zamenhof en "La Esperantisto" 1891, p. 7:

"En la tempo, kiam estis verkata la “Dua Libro” [1888], la demando, ĉu oni devas diri “estas varme” aŭ “estas varma”, ne estis ankoraŭ absolute decidita kaj la uzado de unu formo estis egale bona, kiel la uzado de la dua. Nun tiu ĉi demando iom post iom per la uzado akceptis jam decidon pli difinitan.

La adjektivo difinas la substantivon aŭ la pronomon havantan sencon de substantivo (responde la demandon kia) kaj la adverbo difinas la verbon (responde la demandon kiel). Tial ni diras: “la vetero estas bona”, “li kantas bone”. Tamen en la okazoj, kie la difino apartenas precize nek al substantivo aŭ pronomo, nek al verbo, ni ofte ne povas decide diri, kian demandon (kia aŭ kiel) nia difino devas respondi kaj kian formon ni devas uzi. En ĉiu alia lingvo tiu ĉi duba demando estas decidata per la sankcio de l' uzado, — en nia lingvo ni konsilas uzadi en tiuj okazoj ĉiam la adverbon; ekzemple: “estas varme”, “estas vere”, “ĝi estas vera”. La vorton “ĝi” ni konsilas ĉiam uzi nur por anstataŭi objekton aŭ aferon (kiel “li” anstataŭas personon); sed en esprimoj senpersonaj kaj senobjektaj ni konsilas neniam uzi la vorton “ĝi” (ekzemple: “hodiaŭ estas varme” kaj ne “hodiaŭ ĝi estas varme”)."

De preskaŭ ĉiam ekzistas do la ekvacio "-O estas -A" kaj "-I estas -E", kun analoga vastigo al "estas -E, ke...". Fama estas la frazo en la Ekzercaro (1893) de la Fundamento (1905): "Resti kun leono estas danĝere".

Estas vere ke Zamenhof ŝajnas heziti, precipe post la verbo "trovi", do kiam temas pri predikativo. Plena Analiza Gramatiko de Kalocsay-Waringhien mencias plurajn ekzemplojn. 

Tamen la konkludo estas simpla: la epiteto rilata al verbo aŭ tuta propozicio (subjektiva aŭ objektiva) estu ĉiam en adverba formo; nur se ekzistas risko de miskompreno pro kolizio kun apuda adverbo aŭ alia adverba signifo, eblas uzi la adjektivon, pro la principo de neceso kaj sufiĉo. Por komparo: "oni trovas eble, kion oni deziras" povas havi alian signifon ol "oni trovas ebla, kion oni deziras".

La plej detala studo pri la temo situas en Linse, R. (1961). "La vortspecoj de la subjekta predikativo kaj de la pasiva participo": Scienca Revuo 1961:12:1-2 (45-46), p. 45-48; kaj en Linse, R. (1964): "Finaĵo de predikativa adjektivo". Scienca Revuo 1964:14:1-2 (53-54), p. 13-14. PAG certe ĉerpis ankaŭ el tiuj artikoloj.

[HeKo 511 8-C, 18 jul 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0426 s s 
  Total: 0.0573 s s