Esperanta Civito

FEM rezignas pri la servo de Kosmo

La agentejo Kosmo Strategio Ltd, estrata de s-roj Francesco Maurelli kaj Brunetto Casini, helpas por liveri projektojn, precipe de seminarioj, financotaj de Eŭropa Unio.

En julio 2012 Kosmo estis submetata al fortaj kritikoj, fare de Universala Esperanto-Asocio (Osmo Buller, ĝenerala direktoro), Eŭropa Esperanto-Unio (Zlatko Tiŝljar, sekretario) kaj aliaj, ĉu fakuloj en la sektoro (Ilja de Coster) chu gvidantoj de projektoliveronta organizo (Changamano, Nino Vessella), esence pro la troa maklero de ĝi postulata (30%), sed ankaŭ pro la akuzo de privata intereso en publika faro (d-ro Maurelli kaj estras Kosmon kaj responsas pri la financoj de unu el la plej gravaj Kosmo-klientoj).

Spite al tiuj kritikoj kaj akuzoj, Feminisma Esperanta Movado esprimis sian konfidon al Kosmo, proponante al ĝi prizorgi projekton de seminario pri la virina kondiĉo. La propono estis bonvenigita de unu el la kunlaborantoj, kaj necesis nur transiri al la kontraktodifino.

Post vana kvinmonata atendado je konkreta paŝo, FEM konstatas ke Kosmo ne estas sufiĉe serioza profesie, kaj turnas sin al alia agentejo, sen esperantistoj (kaj eĉ kun pli malalta maklero). Neniu persona, ideologia aŭ financa konsidero motivas ĉi tiun decidon, nur la konstato pri la profesia neseriozeco de Kosmo, kies servo ŝajnas ne rekomendinda.

La Komitato de Feminisma Esperanta Movado

La limdato por liveri la projekton estas fine de februaro 2013, do malpli ol tri monatoj (NdlR)

[HeKo 521 7-B, 7 dec 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0554 s s 
  Total: 0.0683 s s