Esperanta Civito

Nova redaktoro, eble senpaga


Mankas grava detalo en la gazetara komuniko el Roterdamo pri la serĉata redaktoro de la UEA-organo (la eliranta estas ekskludita de la konkurso): kioma estos lia honorario? Onidire Stano Marĉek ricevis mil eŭrojn monate. Sed la komuniko eĉ ne indikas, ke la kandidato prezentu sian financan postulon: tio povas signifi, ke UEA serĉas nur volontulon... Des pli ke, laŭ la komuniko "la redaktan laboron la redaktoro faros ĉefe en sia loĝloko" -- kio ankaŭ konfirmas, ke oni ne pensas pri konstanta dungoto laboranta en Nieuwe Binnenweg 176.

Jen la gazetara komuniko. Kompreneble ĉiu persono havanta la esperantan civitanecon estas libera kandidatiĝi (eĉ nuna UEA-estrarano havas la esperantan civitanecon), kvankam la posteno laŭ tiaj kondixoj ne ŝajnas alloga.

* * * * *

La sukcesa kandidato ricevos unujaran kontrakton por redakti la jarkolekton 2014; decido pri renovigo/plilongigo estos farita en aŭgusto 2014. La redaktan
laboron la redaktoro faros ĉefe en sia loĝloko.

Kandidatoj devas havi tre bonan lingvan nivelon (C1), ĵurnalisman aŭ redaktan sperton, pruvitan kapablon por memstara laboro kaj bonan konon de
la Esperanto-movado. La Estraro serĉas personon, kiu aktive kontribuos al la efektivigo de la Strategia Laborplano de UEA, kiu estas iniciatema kaj kreema,
kaj kiu interesiĝas pri plej diversaj aspektoj de la movado.

Por kandidatiĝi, oni sendu al la ĝenerala direktoro de UEA elektronikan dokumentaron kun jena enhavo:

- sinprezenta letero, inkluzive de la motivoj por kandidatiĝi;
- vivresumo (persona, eduka, profesia, movada);
- mallonga eseo pri la potenciala kontribuo de la revuo al la efektivigo de la Strategia Laborplano;
- nomoj kaj kontaktinformoj de tri rekomendantoj (ne nepre esperantistoj), kiuj konas la kandidaton profesie kaj/aŭ movade;
- lauplaĉe, aliaj dokumentoj kiuj atestas la redaktajn aŭ movadajn kapablojn de la kandidato.

Surbaze de tiuj dokumentoj -- kiuj atingu la CO antaŭ la 30a de septembro -- oni elektos unu aŭ pliajn kandidatojn por telefona intervjuo.

[HeKo 538 2-A, 22 aŭg 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0614 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0385 s s 
  Total: 0.0999 s s