Esperanta Civito

Kunlaboro inter la okcitana kaj la esperanta PEN

La okcitana PEN-centro kunlaboros kun la esperanta, ne nur partoprenonte en la tradukarta simpozio en Malago, 10-12 oktobro 2014, sed ankaŭ per aparta iniciato ĵus aprobita de la Asembleo de la okcitanaj verkistoj. Jen la decido, en la okcitana lingvo:

"Convidacions del PEN Esperanto. Es un dels PENs amics que nos an sostenguts calorosament al moment de nòstra reïntegracion. Nos prepausan de participar a d'acamps comuns. I aurà los rescontres de Malaga, 11-12 octobre 2014, ont avèm confirmat que participariam. Lo cap-mèstre d'aquel grop Giorgio Silfer voldriá tanben prepausar un pichon rescontre sus la tematica: « Crear una lenga e una literatura? agachs crosats entre l'esperantisme e l'occitanisme » que se poiriá debanar a La Chaux-de-Fonds, a la prima de 2014."

La temo pritraktota en la renkonto inter okcitanaj kaj esperantaj verkistoj estos:"Krei lingvon kaj literaturon? Reciprokaj rigardoj inter esperantismo kaj okcitanismo". La loko estos Ĉaŭdefono, en dato interkonsentota kun Kultura Centro Esperantista, probable dum somero 2014.

Pri la analogioj inter okcitanismo kaj esperantismo Giorgio Silfer aludis jam aliloke. Interesatoj bonvolu kontakti la Esperantan PEN, ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 550 1-B, 15 jan 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0438 s s 
  Total: 0.0588 s s