Esperanta Civito

Kalle Kniivilä konfesas sin misfamiganto


Unu el la plej grandaj misfamigantoj en Esperantio, kaj tial "persona non grata" ĉe Feminisma Esperanta Movado ekde 2004, kaj ĉe la Esperanta Civito ekde 2005, unuafoje agnoskis sin misfamiganto. Jen lia komuniko:

" Laŭ peto de Francesco Maurelli, Libera Folio retiris la artikolon "55.580 EU-eŭroj flugos al Kosmo", aperintan la 19-an de julio 2013."

"La artikolon pro miso de la redaktoro eniris eroj kun misfamiga enhavo, kiuj ne estis celitaj por publikigo. La redakcio pardonpetas pro la eraro, kaj pro ajnaj eventualaj lezoj kiujn ĝi kaŭzis al la entrepreno Kosmo kaj ĝiaj kunlaborantoj."


La misfamiganto nomiĝas Kalle Kniivilä. Aliaj personoj kaj entreprenoj de li misfamigitaj ĝis nun ne reagis, esence pro du kaŭzoj: a) ili dediĉas sian tempon kaj energion al pli pozitivaj aferoj; b) konfeso kun pardonpeto ĉe la flava ĵurnalismo praktike ne riparas la damaĝon jam kaŭzitan.

"Kosmo estis objekto de tuta misfamiga kampanjo jam en 2012, pri kiu Kniivilä neniom pardonpetas" komentarias fonto el Feminisma Esperanta Movado, kiu aldonas: "Konante lian principan kaj absolutan mempraviĝon, oni rajtas supozi ke Kniivilä cedis nek al Kosmo nek al la intelekta honesteco, sed pli verŝajne al la premo de iu pli grava, kiu timas esti malkovrita kiel lia komplico".

[HeKo 552 3-A, 16 feb 14]

Francesco Maurelli komentarias:

La agado de Kosmo en la Esperanto-movado provokis tra la jaroj debaton pri tiom noviga kaj sukcesa iniciato. Multaj organizoj kunlaboras kun Kosmo, multaj individuoj subtenas nian agadon, kelkaj kritikas, kaj… aliaj ne diris la veron – bedaŭrinde! Tio estis la kazo de artikolo kiu aperis en "Libera Folio" en julio 2013, kiu enhavis ne nur falsajn informojn, sed ankaŭ misfamigajn.

La redakcio de "Libera Folio" akceptis sian respondecon, kaj publikigis pardonpetojn. Ja iuj povus tamen rimarki ke laŭ la Etika kodo de ĵurnalismaj principoj (http://www.tejha.org/etika_kodo), aferoj devintus iri en iom malsama maniero, tamen ja bonas ke ni fine atingis interkonsenton. Kosmo Strategio ltd. akceptas la pardonpetojn kaj dankas la redakcion. Oni povas erari, sed konsciiĝi pri tio kaj publike pardonpeti estas certe signo de seriozeco. (1)

Kosmo Strategio ltd. ĉiam disponeblas kunlabori pozitive kaj konstrue kun "Libera Folio" kaj kun ĉiuj kiuj intencas agadi kun pasio, respekto, kaj pozitiva konstruemo. (2)

La redakcio rimarkas:
(1) Unu hirundo printempon ne alportas.
(2) Bela ekzemplo de oksimoro.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0390 s s 
  Total: 0.0523 s s