Esperanta Civito

Heroldo de Esperanto: aperis la 16a numero 2006

La antaŭlasta numero de "Heroldo de Esperanto" en la jaro 2006 atingis la abonantaron. En la unua paĝo, la ĉefartikolo (de Giorgio Silfer) estas dediĉita al la bulgara aktoro kaj reĝisoro Teo Jurukov, forpasinta fine de novembro. La frunta artikolo prezentas la projektojn de la Esperanta Civito por Afriko en 2007, fare de Chamberline Nguefack, Vickonsulino pri la Tria Mondo. Estas interese legi tuj poste la apudan intervenon de Renato Corsetti pri la prioritatoj de UEA en la venonta jaro.

La ŝultra artikolo analizas la kaŭzojn de la likvido de la esperanto-redakcio ĉe Pola Radio: laŭ Noor Weg, ne temas nur pri fatalo, sed ankaŭ pri fuŝa taktiko. HdE daŭre ne aliĝas al la koruso de veantoj kontraŭ la polaj aŭtoritatoj, kvankam kompreneble ĝi ne pravigas ilin. La artikolo sin demandas, ĉu nun UEA plenumos la minacon de prezidanto Corsetti: la zamenhofa jubileo 2009 ne estu trakongresita en Pollando.

La dua paĝo proponas la regionajn kaj lokajn novaĵojn, kun profundigaj komentarioj. De kelka tempo, cetere, HdE rezervas tri el la ses kolumnoj al la ekstereŭropa aktiveco, kun informoj pri Afriko, Ameriko, Azio, kiuj eskapas la atenton de aliaj movadaj organoj.

La tria paĝo enhavas interesajn rubrikojn, sub la kunordigo de Perla Martinelli. Kaj la kvara malfermas debaton pri la futuro de la Universalaj Kongresoj, per medito de ofta kongresanino: Marie-France Conde Rey.

"Heroldo de Esperanto" estas eldonata, administrata kaj posedata de LF-koop. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra la redakcio de HeKo.

[HeKo 318 9-B]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0161 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0435 s s 
  Total: 0.0596 s s