Esperanta Civito

AVE (Westermayer) forte kontraŭ Rusio


La eterna kaj unusola gvidanto de la Asocio de Verduloj Esperantistoj, Manfred Westermayer, alprenis pozicion pri la ukrajna situacio, nome de AVE. Jen lia vidpunkto esprimita en la retbulteno AVENO, 7 aprilo 2014:

"La Putin-a Rusio uzas la tempon ĝis la formala elekto de la ukraina parlamento kaj nova registaro -- instigas referendumo-kriojn kaj kreas faktojn sendante ne-regulajn soldatojn kaj provokistojn. La germana financministro ĝuste rakontis ke tio similas la agadon de Hitler, prenante la Sudetio-parton de Ĉeĥio, kie loĝis multaj germanoj. Li ankaŭ diris, ke Putin ne similias kiel tiu, sed la metodo similas kiel tia."

"Eŭropa Unio devus subteni la intertempan registaron bari la limon kontraŭ invadantaj ne-regulaj rusaj soldatoj (kiel okazis en Krimeo). EU devus postuli de Ukrainio, ke la lingvaj rajtoj de la rusaj (kaj aliaj) minoritatoj estu respektataj. EU devas redukti la dependecon de (rusa) fosilia energio."

"Ukrainio devas evoluigi energio-ŝparajn metodojn, kaj mem produkti bio-gason surbaze de sia agrikulturo, por redukti tian dependecon. Ukrainio devus esti ponto inter EU kaj Rusio -- prefere neu-trala kaj sendependa; sed bedau-rinde malforta sendependeco ne estas respektata de la rusa urso. La konduto de Gazprom similas kiel gorĝoprema serpento."

"Sekve: EU kaj NATO devas garantii la nunan limon. Rusio estas sufiĉe granda, kaj havas ĉiajn resursojn -- do, ne bezonas Ukrainion por vivi; ne gravas hodiaŭ, ke la radiko "rus" devenas de Kievo. Ankaŭ Germanio ne repostulas iujn perditajn terenojn, kiujn ni perdis pro la germana milita kulparo -- ekz. Koenigsberg/Kaliningrad.""


[HeKo 555 6-A, 13 apr 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0468 s s 
  Total: 0.0611 s s