Esperanta Civito

Etel Zavadlav relanĉas la klasbatalan opozicion


"Mia ekskolego Dieter Rooke prenis la Ruĝan grupon en gravan krizon, pro sia korupta delikto, kiu kaŭzis la finon de lia politika kariero" deklaras sen. Etel Zavadlav, nova estro de la dumembra Ruĝa grupo en la Civita Senato (la alia membro estas nun sen. Agbolo el Togolando).

"Nun mi klopodos restarigi la reputacion de la klasbatalaj Esperantianoj, kies programon la Ruĝa grupo ĝis nun ne plenumis. Tiun mankon kulpas ĉefe kamarado ekssenatano Rooke, sed parte ankaŭ mi, ĉar dum longa tempo privataj problemoj malhelpis min dediĉi al la laboroj de la Senato". Sen. Zavadlav fakte partoprenis Senatan sesion unuafoje en Budapeŝto, 16 majo 2014, post la parlamentaj elektoj 15 decembro 2011.

"Mi pretas eĉ veturi al Afriko, por interkonsenti pri la strategio de la Ruĝanoj kun mia kolego en Lomeo. Kaj mi esperas baldaŭ funkciigi la diskutliston, kiun la ekssenatano ne kapablis uzi ĝis nun, pro sia egocentrismo. Vere estas tempo fari iom da memkritiko" konkludas la nova gvidantino de la Ruĝanoj.

Sen. Zavadlav sentas sin pli altirita de la ideoj de Kropotkin kaj Bakunin, ol de Marx kaj Engels. Interalie ŝi kunlaboras kun loka anarkiisma kolektivo en Spalato (Kroatio), por kiu ŝi realigis la esperantigon de filmo, spektebla tra Youtube. Siatempe ŝi kandidatis al la Plenum-Komitato de Sennacieca Asocio Tutmonda, sed retiriĝis antaŭ la baloto.

[HeKo 558 7-C, 27 maj 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0401 s s 
  Total: 0.0549 s s