Esperanta Civito

Duboj en UEA pri E@I kaj lernu.net


La entrepreno E@I, kiu interalie realigis la servon www.lernu.net por lernado de esperanto perkoresponde, ne plaĉas al Renato Corsetti. La lasta sentinelo de la Tyresö-finvenkismo publike deklaris:

"Mi pensas, ke lernu.net efektive ekiris kun la ideo laŭeble provi malhelpi la kontakton inter la junaj lertaj lernantoj kaj la tradicia movado. Ĉi tiu estas fakto. Neniu provu nei ĝin. Tra la jaroj pluraj el ni, inkluzive de la CO [en Roterdamo], provis amikiĝi kun la zorgantoj pri lernu.net kaj pluraj landaj asocioj estis malkontentaj pri la disiĝo inter la lernantoj kaj la tradicia movado. Nun lernu.net estas ege pli helpema por informi la lernantojn, se la landaj asocioj petas tion, sed eble ĝi ankoraŭ ne komprenas kiel sian taskon la liveradon de la lernintoj al la movado. Ĝi havas propran forumon kaj propran internan vivon kaj proprajn kongresojn (ĝuste Somera Esperanto-Semajno)."

Al la logiko "se vi ne laboras por UEA, vi estas malamiko, eĉ se vi bone laboras por la komuna lingvo", replikis la junulara reprezentanto, Boris Michael Mandirola: "lernu.net estas unu el la plej valoraj projektoj de la nuntempa esperanto-movado, eble ĉar mi havas pli optimisman travidon ol Renato. SES ne estas aparta mondo... ĝi estas konsiderata nuntempe kiel unu el la ĉefaj someraj renkontiĝoj kiun partoprenas multaj gejunuloj kiuj jam scipovas la lingvon sed simple elektas ĝin por esperante somerumi. Tiel novuloj trovas jam pli spertajn homojn kaj eniras la rondon kaj poste reaperas en la aliaj junularaj aranĝoj."

Al kio, tuj Rebato: "Daŭre mi aŭdas plendojn de landaj asocioj (laste de la bulgara) pri la malfacileco eniri la mondon de lernu.net kaj daŭre mi provas rebati, klarigi, ktp. Esence mia impreso estas, ke por eniri la movadan mondon la lernantoj de lernu.net devas esti bonŝancaj."

Laŭ raŭmistoj, la sola kritikinda afero ĉe www.lernu.net estas, ke ĝi iom blufas pri siaj nombroj. Sed kiu en Esperantio neniam kulpis pro blufo, tiu batu per sia hufo...

[HeKo 562 1-A, 16 jul 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0425 s s 
  Total: 0.0559 s s