Esperanta Civito

Tomasz Chmielik inter Albanio, Kroatio, Pollando...


Tomasz Chmielik, lastatempe en Albanio kie li famas kiel tradukisto el la loka literaturo, gastis en Hrašćina (Kroatio), ĉe la bieno de Spomenka štimec, okaze de ŝia 12a Renkontiĝo de Esperantlingvaj Verkistoj kaj Tradukistoj, 13 septembro 2014.

La aranĝon organizis Kroata E-Ligo kunlabore kun Esperanto-Societo Trixini; per la financa helpo de la Ministerio pri Kulturo de Kroatio kaj sub la aŭspicio de Akademio Literatura de Esperanto, kies estrarano c-ano Chmielik mem estas. Alia grava gasto estis Liven Dek el Hispanio.

C-ano Chmielik nun survojas al ArKonEs en Poznano (Pollando). Tie li prezentos tri prelegojn:
– Ĉu en la Varsovia Getto povis flori arto?(pri la pentraĵoj de Gela Ŝekŝtajn)
– Pri Tibor Sekelj: lia lasta libro “De Patagonio ĝis Alasko”
– El la historio de la juda muziko: Mordeĥaj Gebirtig en esperanto.

Dum ArKonEs muzike gastos Anjo Amika.

[HeKo 565 5-B, 26 sep 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0578 s s 
  Total: 0.0726 s s