Esperanta Civito

11a Himalaja Renkontiĝo en Nepalo


Nepala Esperanto-Asocio ĝojas anonci la 11an Internacian Himalajan Renkontiĝon, fine de feburaro 2015. Aŭspicias Esperanta Naturamikaro.

Apenaŭ ekzistas iu lando en la mondo kiu povus rangi samnivele kun Nepalo rilate al natura, etna kaj kultura diverseco. Partoprenante la Renkontiĝon, vi havos ŝancon formi vian propran bildon de la lando kaj samtempe konatiĝi kun lokaj kaj alilokaj esperantistoj kiuj partoprenos la samajn programerojn.

La programo estas planita por ke ĝi taŭgu al ĉiuj aĝogrupoj. Dum via restado, vi loĝos en bonkvalita hotelo en Katmanduo kaj en komfortaj gastejoj aŭ tendoj dum la piedvojaĝo.

Vi pasigos la unuajn kaj lastajn tagojn de la Renkontiĝo en la valo de Katmanduo, kie situas la ĉefurbo de Nepalo. Ĝian riĉan kulturan pasintecon atestas la tieaj historiaj distriktoj kaj monumentoj, notinde tiuj de la plej grandaj urboj: Katmanduo, Bhaktapuro kaj Patano. Tie vi povos vidi kiel hinduoj kaj budhanoj restas fidelaj al siaj jarcentaj tradicioj malgraŭ multflanka moderniĝo de la valo.

La ĉefa parto de la Renkontiĝo estos busveturado al kaj piedmigrado en la regiono je preskaŭ 300 kilometroj nordokcidente de la valo de Katmanduo. Dum la marŝado vi trapasos multajn lokojn plenajn de vidindaĵoj, inkluzive Pokhara, Uleri, Ghodepani, Tadapani, Ghandruk kaj ree Pokhara. Ĉe la horizonto estos mondfamaj montirceloj de Nepalo, kreantaj majestajn vidojn de Himalajo.

La piedvojo inter Ghandruk kaj Ghodepani estas plejparte tra neloĝata rododendro-arbaro. La tereno tie estas kovrita de arbaro kaj punktita de diversaj sovaĝaj floroj, inter kiuj estas malsamaj specioj de rododendro, la nacia floro de Nepalo. Vi ankaŭ ĝuos vidojn de nigraj simioj, cervoj, moskuloj ktp kaj diversaj specioj (pli ol 250) de montaraj birdoj.

Ekde la komenco vi povos observi la vivon kaj kulturon de etnaj popoloj: la Gurungoj kaj Magaroj. Tiuj ĉi etnoj, oni opinias, devenis de Mongolio kaj Tibeto, kaj ili estas konataj kiel senafektaj kaj honestaj. Plejparte ili estas tradicie kultivistoj kaj bredistoj. Ili havas distingajn lingvojn, domstilon, vestojn, ornamojn kaj kutimojn, kaj estas aparte famaj pro siaj ravaj dancoj kaj muziko. La plimulto el ili vivas sur altaj deklivoj sude aŭ okcidente de riveroj. La vivo de tiuj montaranoj estas modesta, ĉar laboro sur la deklivoj estas penega. Plejparte ili sekvas la budhisman religion.

Pun Hill estas unu el la popularaj piedvagadaj cellokoj de la masivo de Annapurna. Ĝi estas facile atingebla, sed piedvagantoj devas marŝi plejparte aŭ supren aŭ malsupren. La programo sekvos la ĉefan vojon. Vi trairos pitoreskajn kampojn de rizo, abundajn arbarojn de rododendro kaj belajn vilaĝojn plejparte loĝatajn de Gurungoj kaj Magaroj. Pintoj de Annapurna, ekzemple Annapurna Sudo (7.219 m), Annapurna II (7.937 m), Annapurna III ( 7.555 m), Annapurna IV (7.525 m) kaj la Fiŝovosto (Machhapuchhare) (6.997 m) iĝos videblaj ekde la tago de la marŝado de Ghorepani ĝis Pun Hill.

Naturamikoj povas aliĝi tra ENa: <naturamik ĉe esperantio.net>. 

[HeKo 566 6-B, 6 okt 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0365 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.0810 s s