Esperanta Civito

TEJO protagonisto de la dua kongresa numero de HdE


Estas grandparte dediĉita al Tutmonda Esperantista Junulara Organizo la dua kongresa numero (2243, 10:2015) ĉi-jara de "Heroldo de Esperanto". Ne nur pro kroniko pri la Internacia Junulara Kongreso en Germanio, sed ankaŭ pro detala analizo pri la novaj rilatoj inter UEA kaj TEJO, al kiu c-ano Giorgio Silfer dediĉis tutan paĝon de la gazeto, komentariante la dek naŭ artikolojn de la nova TEJO-statuto. La konkludo? Per tia statuto TEJO ne estus efektive sendependa de UEA: la deklarita akiro de jura personeco ne sufiĉus por tio.

"Estas por mi evidente ke oni ne konsultis juriston, redaktante tiun statutproponon, kies aproba proceduro (unuavice tra la UEA-Komitato, duavice tra la TEJO-Komitato) ŝajnas jura aberacio: antaŭe TEJO devus aprobi, poste UEA devus ratifi -- la nuna misa proceduro mem emfazas la daŭran dependecon de TEJO" komentarias prof. Silfer, Vickonsulo de la Esperanta Civito kaj mem fakulo pri parlamenta juro (interalie li gvidis la kabineton de regiona ministro 1994-95 kaj la kabineton de parlamenta sekretario 1995-98).

"Sed temas pri multo pli ol la proceduro: plej frapas la manko de ĉapitro pri financoj kaj administrado -- sola escepto estas la normo pri deviga heredigo de ĉiu posedaĵo al UEA, kaze de malfondo (kio prognozas pli longan vivon al UEA ol al TEJO...). La sana formulo estus: "Kaze de malfondo, sen alia decido de la Komitato de TEJO, ene de X tagoj post la registrita akto la tuta posedaĵo de TEJO transirus al UEA". Pri aliaj detaloj (kontraŭdiroj pri la membra statuso, foresto de historiaj kaj civilkodaj referencoj ktp) vi povos mem legi en la gazeto.

La numero enhavas ankaŭ interesan kulturan paĝon, redaktitan de c-ino Perla Martinelli, kaj profundigajn raportojn pri aliaj kongresoj, redaktitajn de c-ino Anna Bartek.

La gazeton "Heroldo de Esperanto" posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Ĝi informas sendepende kaj objektive pri la esperanto-mondo, kiun ĝi observas kvazaŭ deekstere, nek indulge nek malame. Provekzemplero mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 580 7-B, 20 sep 15]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0167 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0411 s s 
  Total: 0.0578 s s