Esperanta Civito

Statuto ne aprobita, domo vendata, redaktoro trovota


Komplikiĝas la situacio ene de Universala Esperanto-Asocio, kies unuan teston de reta voĉdonado la svisa komitatano Dietrich Weidmann difinas "kompleta fiasko". Sed pli ol ĉi tiu telematika problemo, gravas tri novaĵoj sur tri apartaj frontoj.

Unue, longiĝas la proceduro por la "sendependiĝo" de la junulara sekcio: nederlanda juristo rekomendas la samtempan reformon kaj de la UEA- kaj de la TEJO-statuto. Ĉi-lastan la UEA-Komitato preskaŭ unuanime aprobis en Lillo, sed la TEJO-Komitato prokrastis sian aprobon mem, ĝis la formulado de la kunlabora kontrakto TEJO-UEA. Nun ankaŭ ĉi tiu lasta pozicio malaktualiĝas, se ĉiukaze necesas atendi la reformon de la UEA-statuto.

Due, la Esperanto-Domo en Antverpeno estas vendata fare de Institucio Hodler '68, ekstera financa branĉo de UEA. La vendo de tiu nemoveblaĵo ne okazas en momento tre favora por la merkato. Krome ĝi kaŭzas fortajn problemojn al la flandra esperanto-komunumo.

Trie, la redaktoro de la UEA-organo, s-ro Fabrício Valle, decidis forlasi sian postenon jam en aprilo 2016, du monatojn antaŭ la eventuala renovigo de la kontrakto. Li preferas dediĉi sin al propra, nova entrepreno ligita al esperanto. Kiuj esperis vidi lin maldungita, same kiel pli frue okazis kun Stano Marĉek, tiuj restis surprizitaj. Valle estis funkciulo rekte elektita de la prezidanto, Mark Fettes; li daŭris proksimume du jarojn.

Legu pli en Heroldo de Esperanto

(HeKo 585 4-A, 19 nov 15)

Dietrich Weidmann komentarias:
Malserioza ĵurnalisto miscitas min, prenante mian eldiron pri la fiasko de nia voĉdono el sia tuta kunteksto -- ja la unua voĉdono efektive fiaskis kaj la dua komence estis minacita de fiasko ankaŭ, sed intertempe la problemo iom post iom solviĝas... pri la solviĝo tamen tiu malserioza misinformorgano ne raportas. Mi fakte miras, de kie HeKo ricevis tiun informon, ĉar la diskuto ja okazis nur sur nia interna kaj ŝlosita komitata diskuto-listo, kiu ne estas publika. La informojn al HeKo do liveris unu el niaj komitatanoj...

La redakcio respondas:
La kunprezidanto de Svisa Esperanto-Societo atentu: eble en la UEA-Komitato ĉirkaŭas lin raŭmistoj... Dankon pro la konfirmo pri la okazinta problemo, al kiu la supra HeKomuniko donis nur akcesoran gravecon.

Andreas Künzli komentarias:
Oni ne forgesu mencii, ke s-ro Weidmann ruinigis ĉiujn organizaĵojn, kiujn li fondis aŭ gvidis, kaj kion li verkis, estis esence nur fatraso kaj rubaĵo.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0126 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.0571 s s