Esperanta Civito

Komitata revizianto petas nuligi UEA-baloton


Eksestrarano de UEA (kreskinta tamen el la SAT-medio nederlanda) kaj nuna Komitata revizianto, Loes Demmendaal petis la senvalidigon de la ĵusa unua perreta voĉdonado (temo estis la aprobo de la protokolo el Lillo), citante la artikolon 7 de la regularo por interreta voĉdonado:

- Ĉe reta voĉdonado la voĉdoninto ricevas konfirmon pri la farita voĉdono.
- Dum la voĉdona fazo ne aperas informoj pri la stato de la voĉdonado.
- Informoj pri la voĉdonado videbliĝas maljam (?) post la fino de tiu fazo.
- Post la fino de la voĉdona fazo la voĉdonkontrolantoj kune kun la Ĝenerala Direktoro kontrolas la voĉojn kaj
anoncas la rezulton al la Estraro de UEA.
- Transdoniĝas ankaŭ listoj de la komitatanoj voĉdonintaj kaj – krom ĉe decidoj por kiuj estas postulata sekreta voĉdonado – de la esprimitaj voĉoj.
- La Ĝenerala Sekretario anoncas la rezulton al la komitatanoj."


Protestas s-ino Demmendaal: "Sed dum la unua voĉdonado oni plurfoje informis la komitaton pri la aktuala nombro de voĉdonintoj kaj ankaŭ
dum la dua voĉdonado almenaŭ unufoje aperis tia informo.Tio signifas malobservon de la regularo kaj tial ambaŭ voĉdonadoj estas malvalidaj. Krome, ankaŭ la anonco de la rezulto ne okazis laŭ la regularo".

Tuj la komitatano de Svisa Esperanto-Societo, Dietrich Weidmann (kiu mem deklaris kiel la unua, ke la voĉdonado fiaskis), draŝis ŝin: "Vi perdigas nun nur simple nian tempon".  Dum komitatano Francesco Maurelli, malpli primitive sed pli sarkasme, replikis al ŝia peto. Kuplante sin al la regularo, prezidanto Fettes salomonis: "
Se dek komitatanoj opinias, ke necesas reokazigi la ĵusajn voĉdonojn, ni reokazigos ilin".

Intertempe montriĝis plia tubero en la afero: jen unu, jen alia komitatano miras ke lia voĉo ne estis enkalkulita! Fine, ĝentilaj vangofrapoj inter Buller kaj Maurelli: "
Tiel orgojla parolmaniero estas aparte aĉa, kiam komitatano alparolas kolegon, eĉ komitatan revizianton, kun longa meritplena servado al UEA" replikas la direktoro, speciale ofendita de la frazo "Pludefendi siajn privilegiojn de pagipova vojaĝemulo" estas absurda akuzo ĉe la pridiskutata afero. Oni pravigis la enkondukon de la reta voĉdonado precipe per tio, ke ne ĉiuj komitatanoj povas ĉeesti en UK. Tamen, en la ĵusa voĉdonado partoprenis nur 35 komitatanoj, dum en Lillo ili estis 41 (plus 5 anstataŭantoj). En la unua reta voĉdonado partoprenis 42 komitatanoj, do nur unu pli ol en Lillo, se ne konsideri la anstataŭantojn. La ĝisnunaj spertoj pri la retvoĉdonado ne estas kuraĝigaj".

Tuj ripostas Maurelli: "
Estas nenia ofendo en miaj vortoj. Estas objektiva konstato ke postuli vojaĝon al UK donas apartan privilegion al pagipovaj homoj. Sekve estas objektiva konstato ke baradi la eblecon plialirebligi la Asocion (ankaŭ) per reta voĉdono estas pludefendo de tiuj privilegioj. Se la vero ofendas vin, mi povas nur bedaŭri! Estas multaj homoj kiuj fieras publike defendi privilegiojn kaj tute ne sentas sin ofenditaj -- eble ili estas simple pli koheraj." Kaj aldonas: "Male al vi, mi opinias ke la ĝisnunaj klopodoj estas tre sukcesaj: sufiĉis du voĉdonoj por jam havi pli da partopreno ol en la 100a UK en Eŭropo. Eĉ se ne estus tiom da bonaj rezultoj, la Asocio estus doninta la eblecon al ĉiuj partopreni kaj ĉiukaze montris malfermecon por altigi la partoprenantaron kaj inkluzivi ĉiujn. Doni la eblecon estas jam multo!" Kaj konkluda bastonfrapo: "Fine, kiel komitatano, mi atendus ke vi, kiel Ĝenerala Direktoro, respektu la superan organon de la Asocio, kiu jam dum la UK 2010 unuanime voĉdonis por enkonduki retan voĉdonon (kaj mi mem ne povis partopreni en tiu UK, do mi rolis neniel en la afero!). Tra la jaroj ĝis nun estis pluraj provoj bojkoti tion, el malprava citado de nederlandaj leĝoj al malprava citado de la regularoj de UEA. Vi akceptu la aferon kiu finfine vidis lumon en 2015. Tio nomiĝas simple demokratio".

Se dum la Zamenhofa festo, el kiu Maurelli salutis, oni dancis, eblus nomi tion "la baleto de l' baloto"...

[HeKo 586 6-A, 5 dec 15]

c-ano Giorgio Silfer komentarias:
La rezisto de la burokrata aparato kaj de aliaj, eĉ komitatanoj (tamen pli diskrete ol Buller), havas sian radikon ankaŭ en la timo ke per reta voĉdonado oni povus reformi eĉ la statuton. Tio interalie rapidigus la sendependiĝon de TEJO.
Tamen, laŭ prezidanto Mandirola "
bedaŭrinde UEA ne povas reformi sian statuton rete, sed necesas komitata voĉdono kaj poste poŝta voĉdono de la membraro, sed ne estas tiel simple ke "TEJO ne sendependiĝos ĝis la UEA-statuto amendiĝos". Fakte la nuna situacio estas komplika ĉar TEJO efektive estas jam jure memstara kaj registrita ĉe la komerca ĉambro (eĉ sen plena jura personeco), tamen tio ne kongruas kun la ŝanĝenda statuto de UEA kaj nia regularo nuna ankoraŭ postulas ke la ŝanĝojn faras la Komitato de UEA. Ĉiuokaze la plano estas atendi nur por la registrado ĉe notario kiu donus al ni la plenan juran personecon sed la statuton kaj la interkonsenton TEJO-UEA povos jam ekvalidi post la aprobo fare de la du Komitatoj."
Ne hazarde s-ino Demmendaal esprimis fortajn dubojn pri la procezo de sendependiĝo de TEJO, dum d-ro Maurelli estas forte enplektita favore al TEJO.  La du frontoj estas klare vidalvidaj.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0451 s s 
  Total: 0.0585 s s