Esperanta Civito

Zamenhofa festo en Malago kun nova popolo


"Agrable surprizas min la apero de pluraj novaj kaj junaj vizaĝoj ĉe la hodiaŭa zamenhofa festo en Malago, kompare kun tiuj de la pasinta jaro" rimarkis c-ano Bertil Nilsson okaze de la hodiaŭa komuna festo de Esperanta Naturamikaro kaj la loka societo "Marbordo de la Suno" ĉe la Esperanto-Domo de Andaluzio.

Efektive kreskas nova esperantlingva komunumo en Malago, danke al la sukceso de la intensivaj kursoj de c-ano Giorgio Silfer. Interesa detalo: alvenas pli kaj pli da nehispanoj (tamen rezidantaj en Andaluzio kaj flue parolantaj ankaŭ la kastilian) -- aŭstrino, francino, italo, rumano... la horizonto estas pli kaj pli transnacia.

Ĝuste pri enmigrado prelegis c-ano Nilsson, post konciza kaj trafa enkonduko fare de c-ano Julio Herrero, nuna prezidanto de ambaŭ societoj. Longa historia retrospektivo (ekde Bernadotte) kondukis ĝis la nuna tempo en Svedio, kun siaj normoj pli allasemaj ol tiuj de najbaraj landoj. Malgraŭ tio, la restriktoj ekaperas pli kaj pli forte. La debato enfokusigis diversajn aspektojn de la aktualeco.

Post la socikultura, la literaturan parton de la festo okupis sukcesa repliko de la kamiŝibajo de Giorgio Silfer "Albaniva kaj ŝiaj sep nanoj" (ekzistanta ankaŭ en hispana traduko, danke al c-ano Andrés Martín). Kaj fine granda parto de la ĉeestantoj gaje bankedis kune ĉe tipa restoracio proksime al la marbordo.

[HeKo 587 1-B, 8 dec 15]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0658 s s 
  Total: 0.0798 s s