Esperanta Civito

EU-Parlamento pri homaj rajtoj en Pollando

La Parlamento de Eŭropa Unio komencis ĉi-semajne debaton pri la respekto de homaj rajtoj en Pollando. La sesiojn partoprenas la ĉefministro mem de la Pola Respubliko, s-ino Beata Szydło.

Fine de septembro 2015 la pola popolo voĉdonis por la renovigo de la nacia parlamento. La konservativa partio de s-ro Jarosław Aleksander Kaczyński gajnis la elektojn, kaj s-ino Beata Szydło gvidas la novan, dekstreman registaron. Baldaŭ poste la nova majoritato iniciatis reformon de la Konstitucia Kortumo kaj de la normoj por amasmedia komunikado.

Sekve de la Konstitucia Traktato, ĉiu membroŝtato devas kongruigi sian politikan sistemon al la homrajta principaro. Tial la EU-Komisiono, kiu reprezentas la intereson de EU kiel subjekto vidalvida al la membroŝtatoj, povas interveni kontraŭ (realaj aŭ supozataj) devioj el tiu principaro. La EU-Komisiono, pere de siaj unua vicprezidanto Timmermans (responsa pri leĝodona principaro), komisionano Oettinger (responsa pri amaskomunika politiko) kaj komisionano Jourova (responsa pri justico) liveris enkondukan raporton, post kiu la EU-Parlamento diskutas kaj decidos ĉu en Pollando oni respektas homajn rajtojn nuntempe. La EU-Parlamento estas elektita rekte de la EU-ŝtatanaro, do ĝi ne reprezentas unuopajn registarojn.

La pola registaro sin defendas kontraŭ la akuzo pri homrajta malrespekto. En tiu kunteksto indas rimarki, ke la Konstitucia Kortumo en Pollando estas (almenaŭ teorie) pli potenca ol en aliaj EU-ŝtatoj. Kaj koncerne la amasmediajn komunikilojn ne eblas eviti la konsideron, ke la konfronto koncernas la konflikton inter majoritato kaj opozicio. Tial, fatale, en la EU-Parlamento inter la pledantoj por la pola registaro situas dekstruloj, dum inter la kritikantoj troviĝas maldekstruloj. Facile leviĝas, kvankam ne tute kongrua, la komparo kun la kritikoj kontraŭ la nuna hungara registaro, fare de EU-parlamentanoj.

La debato pri la situacio en Pollando estas relative malgranda ĉapitro de la konfrontiĝo inter la strebo koherigi la kontinentan politikon kaj la tendencojn en la unuopaj ŝtatoj. Alivorte, inter la aspiro al pli federacia Unio kaj la rezisto de konfederacia filozofio. Ĝenerale tio kondukas al secesio, foje eĉ milita, kiel en Usono kaj Svislando dum la XIX jarcento.

[HeKo 591 2-E, 22 jan 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0369 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0882 s s 
  Total: 0.1251 s s