Esperanta Civito

Anjo Amika kaj Nikolin' la 7an de majo en Bruselo

Du el la plej famaj esperanto-kantistinoj gastos en Bruselo okaze de la oficiala inaŭguro de la Okcidenta Legacio de la Esperanta Civito: Anjo Amika kaj Nikolin'.

Iliaj repertuaroj intermezos al la prezentoj pri la strukturo de la Esperanta Civito kaj la aktiveco de la paktintoj kuplitaj ankaŭ al neesperantista tegmenta organizo (naturamikaro, feminismo, PEN-verkistoj, KCE/ALTE).

Estas la unua fojo ke ambaŭ artistinoj samloke surpodias.

Anjo Amika proponos sian repertuaron parte troveblan en ĉi tiu retejo. Ŝi estas la plej populara kantistino en la esperantlingva kristanaro, kun ekskursoj al moderneco kaj klasikeco. Ŝia interpreto de "Bela revo" (De Gregori-Silfer) estas la plej deŝutita esperanto-kanzono en Youtube.

Nikolin' proponos al la ĉeestantoj triopon da korkantoj "a cappella". Dotita je nature ĉarma kaj freŝa voĉo, Nikolin' interpretis tekstojn tradukajn aŭ originalajn interalie de Georges Lagrange, Perla Martinelli, Claude Piron kaj precipe Giorgio Silfer. Ŝi kunlaboris ankaŭ por "Esperanta Songazeto".

La inaŭguro disvolviĝos sub la gvido de la Konsulo, Marie-France Conde Rey, matene kaj posttagmeze la 7an de majo 2016 en strato Edinburgo 26, Bruselo. Libera bufedo en la sidejo mem.

[HeKo 592 6-C, 7 feb 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0123 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0700 s s 
  Total: 0.0823 s s