Esperanta Civito

ALTE-laborgrupoj pri KEFR kaj enmigrintoj


La vintra sesio de la laborgrupoj de ALTE (Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo) ĉe la universitato de Vilno dum ĉi tiuj tagoj estis dediĉita precipe al KEFR (Komuna Eŭropa Framo de Referenco) kaj al enmigrintoj. En ambaŭ laborgrupoj nia lingvo estis reprezentata de Kultura Centro Esperantista, kun ĉeesto de la nuna prezidanto.

Pri la enmigrintoj la kunordiganto de la laborgrupo, prof. Lorenzo Rocca de la Fremdula Universitato en Peruĝo, prezentis la ĵusan aktivecon de ALTE kunlabore kun Konsilio de Eŭropo. La venontan monaton estos kompletigita la programo por volontuloj kiuj okupiĝos pri lingvotestado.

Rilate al KEFR la fokuso koncernis la "standardoj" kiuj ebligus pli koheran aplikon de la ses KEFR-niveloj. KCE rimarkigis ke ne ĉiuj lingvoj estas asimilemblaj al unu "standardo": kelkaj lingvoj ne estas hindeŭropaj, ekzemple la eŭska kaj esperanto (ĉi-lasta nur strukture), do pli sintezaj ol aliaj analizaj lingvoj.

La laborgrupoj ree kunvenos en Stokholmo post du monatoj. Esperanton tie reprezentos ne c-ano Giorgio Silfer, sed c-ano Bertil Nilsson.

[HeKo 593 7-B, 19 feb 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0701 s s 
  Total: 0.0851 s s