Esperanta Civito

Litovio bonvenigas la duan represon de HEL


Plena salono en la Ĵurnalista Klubo en Vilno, okaze de la prezento de "Historio de la esperanta literaturo" fare de unu el ĝiaj aŭtoroj, c-ano Giorgio Silfer. La litova publiko atente sekvis la prezenton, dum kiu (pro lastaj mendoj el Estonio kaj Finnlando) eblis anonci la duan represon de la verko, en marto 2016. Unu eldono kaj du represoj en ok monatoj atestas la sukceson de la libro produktita de LF-koop, post multjara laboro de c-anoj Minnaja kaj Silfer.

La prezento emfazis la karakterizojn de la literaturhistorio, kiu ne limiĝas je kroniko sed estas vere literaturkritika teksto. Tiurilate "HEL distancas kaj de la poetiko de William Auld, esprimita plej koncize en lia tristrofa prefaco al "Esperanta Antologio", kaj de la estetika linio Vico-Kant-Hegel: nek la unuaj poetoj estus la plej primitivaj, nek la unua poeto, eventuale aŭtoro de epopeo, estus la lingvofaranto" diris prof. Silfer.

La prelegisto priskribis ankau la sociologian aliron al nia literaturo, kiu kondukis al la emfazo de rilato inter lingvo kaj komunumo, laŭ la emblema poemo de Emba "Popol' ni estas, ne movado nura", la kontraŭkanta konfirmo de Kalocsay "Poeto sen popolo...", la bezono de <sprachraum> plenumita ĉe Baghy ktp.

La postaj demandoj, sub la prezido de adv. Povilas Jegorovas, donis la okazon enfokusigi ĉi tiun aspekton. Al demando de Vytautas Šilas la kunaŭtoro respondis indikante paralelon: "Kiu kredas ke esperanto estas nur komunikilo, tiu ne estas dulingvulo, sed travivas diglosion: plej ofte li kapablas paroli pri lingvoproblemoj en la transnacia, sed ne en sia etnoligvo; kontraŭe li ne kapablas esperantigi restoracian menuon, ĉar li kutimas manĝi nur etnolingve".

La organizon de la sukcesa vespero certigis la kunestraranoj de prezidanto Jegorovas, precipe s-ino Irena Alijošiūtė.

[HeKo 593 8-B, 20 feb 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0126 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0462 s s 
  Total: 0.0588 s s