Esperanta Civito

Enkonduka prelego al la dua lingva kolokvo de KCE


Ekis hodiaŭ per enkonduka prelego de prof. Giorgio Silfer la dua kolokvo de KCE pri "Vivanta lingvo de vivanta komunumo". Ĉi-jare ĝi havas pli internan karakteron, ĉar diversaj aktivuloj de la Esperanta Civito studas specife la fenomenon denaskismo. Krom la enkonduko de c-ano Silfer, kontribuas per siaj atestoj gec-anoj Marie-France Conde Rey, Stan Keable, Perla Martinelli.

C-ano Silfer dediĉis la komencan parton de sia prelego al ĝenerala panoramo pri la infana dulingvismo, kies esperanta varianto estas la denaskismo. Tio postulis ankaŭ terminologian prezenton, kun difinoj pri la diversaj tipoj de dulingvismo, kaj distingo pri konceptoj en nia lingvo mem, kiel denaskulo/denaskisto. Nur unu neologismon li bezonis, por indiki apartan tipon de kabeo, nome la eventualan rifuzon pri esperanto fare de denaskulo (kutime en adoleska aĝo): tian kabeinton li nomas "ĉolo". Eble la plej fama ĉolo estas Johano Strasser, prezidinto de la Germana PEN, aŭtoro de la romano "Der Klang der Fanfare" (1987), membro de la ideologia komisiono de la germana socialdemokrata partio.

La prelego daŭris per historia prezento pri denaskismo, ekde la unua certe atestita kazo, nome la filino de Montagu Butler (1884[1905]-1970) ekde 1924. Denaskuloj plimultiĝis fine de la 1930aj, sed nur ekde la 1950aj la denaskistoj komencis organizi sin, precipe ĉirkaŭ "Gepatra Bulteno". Dum relative longa tempo la denaskismon influis pensmaniero kiun Silfer difinas "judaisma": temis ne pri science esplorindaj eksperimentoj, sed pri larĝigo de la finvenkisma varbado ene de la propra familio.

Denaskismo ekspansiis en Esperantio paralele al la makrosocia akcepto pri dulingvismo. Ju pli la socio komprenis ke la infana dulingvismo estas valoro en si mem, des pli oni konsideris normala la uzon de esperanto por tia dulingvismo, nome la denaskismon, kiu fakte realiĝas en esperantistaj familioj plej ofte sametnaj. Tiurilate denaskismo aplikas la skemojn kutimajn ĉe infana dulingvismo, precipe la identigon de lingvo kaj parenco, tiel ke pli ofte esperanto ne estas la patrina, sed la patra lingvo. Aliflanke gravas ankaŭ la temposkemo: paroli esperanton dum certa parto de la tago, aŭ je alternaj semajnoj, ktp.

La eksplodo de la denaskisma fenomeno okazis inter 1975 kaj 1985. Post tiam al la "judaisma" paradigmo, kaj al la konscio ke dulingvismo estas ĉiukaze bona por la infana psiko, aldoniĝis la raŭmisma tendenco, kiu konsideras ankaŭ la formadon de transnacia identeco. Fine de la XX kaj komence de la XXI jarcentoj la relative multaj denaskuloj fariĝas generacia etapo, do nova sociologia fenomeno. Tiu periodo interalie koincidas kun la procezo kondukanta al la promulgado de la Ĉarto de Sabloneto.

La preleganto komparis ankaŭ la ekzistantajn renkontojn por infanoj kaj familioj, emfazante la diferencojn inter ili, precipe inter la infankongreseto kuplita al UK kaj la Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj.

[HeKo 594 5-B, 27 feb 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0417 s s 
  Total: 0.0558 s s