Esperanta Civito

Literaturaj kafejoj dum printempo 2016

Sub la aktiva aŭspicio de Esperanta PEN-Centro la fondumo Fajszi Amika Rondo daŭre organizas prestiĝajn renkontojn kun niaj verkistoj, en Budapeŝto ĉe Landa Fremdlingva Biblioteko. Temas pri la sola konstanta (kaj reala) literatura kafejo en Esperantio.

La invititaj verkistoj ĉi-printempe estas Julian Modest, Giorgio Silfer kaj Gábor Márkus. Bedaŭrinde la unua ne povos gasti ĉe la aprila kafejo, kiu tial estis nuligita.

Prof. Giorgio Silfer gastos 19 majo 2016, proponante al la publiko promenadon tra la ŝekspira literaturo ekzistanta en nia lingvo, okaze de la kvarcenta datreveno de la forpaso de William Shakespeare. La literatura promenado donos la okazon vidi kion OIK posedas pri Shakespeare (ankaŭ en aliaj idiomoj). 

D-ro Gábor Márkus prezentos sian lastan verkon 16 junio 2016. Kaj kompense al la manko en aprilo, komence de aŭgusto la aŭstralia prozisto Trevor Steele gastos en literatura kafejo specife organizita por li kadre de la unua ARTE.

Cetere jam anonciĝas la aŭtuna kalendaro: Lariko, filo de la konata verkisto kaj erudiciulo Bernard Golden, gastos ĉe la literatura kafejo 15 septembro 2016, dum por oktobro kaj novembro estas invititaj la poliglota tradukisto Tomasz Chmielik respektive la produktiva talentulo István Nemere.

La fonduma konsilio de FAR konsistas el gec-anoj György Nanovfszky (prezidanto), Giorgio Silfer (vicprezidanto) kaj Anna Bartek (sekretario). C-ino Klára Szabó kaj s-ro Imre Keményfi, kune kun la stabo de OIK, aktive helpas por la sukceso de la literaturaj kafejoj.

[HeKo 598 2-B, 15 apr 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0207 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0497 s s 
  Total: 0.0703 s s