Esperanta Civito

La abrogacia povo de la UEA-referendumo


Restas nur du semajnoj antaŭ la limdato por aranĝi la "ĝeneralan voĉdonadon" pri la UEA-statutreformo, kiu precipe necesas por aprobi la plenan aŭtonomion de TEJO. Kio okazus, se oni ne respektus tiun limdaton?

Unue, kiu estas oni? Laŭ la art. 56 de la nuna statuto, "la ĝenerala direktoro aranĝas la ĝeneralan voĉdonadon plej malfrue du monatojn post decido pri ĝia okazigo". Do responsas la ĝenerala direktoro.

Due, kia estas la povo de la ĝenerala voĉdonado? Laŭ la art. 53, "nuligi ĉiujn elektojn kaj decidojn faritajn de iu ajn instanco de la Asocio". Tio signifas ke la ĝenerala voĉdonado havas kasacian, eĉ abrogacian povon. Estas kvazaŭ registaro aprobus dekreton, kaj ene de sesdek tagoj la parlamento devus ratifi ĝin. Se la dekreto alvenus al la ratifo post tiu limdato, ĝi estus aŭtomate senvalidigita, ne ratifita.

En la kazo de UEA eblas pli larĝa interpreto pri la du monatoj: nome, ne la ratifo sed la baloto mem devus eki ene de sesdek tagoj. Se la ĝenerala direktoro malfruus por la "aranĝado", la decidoj en Nitro iĝus aŭtomate ne validaj. Necesus reproponi ilin al la aprobo de la Komitato, kaj denove al la ratifo per referendumo.

Kompreneble, se ĉiuj geaktoroj konsentus, la komedio estus ludebla iel ajn. Sed ĉi-foje ekzistas forta opozicio kiu ne intencas cedi. Ĝi certe postulas la striktan respekton de la normoj. Kaj la tempo laboras favore al ĝi. Eĉ helpe de la silenta inerteco de la UEA-estraro survoje al la "aranĝado" kaj de la katastrofa malfruo de la asocia organo, apenaŭ utiligebla por la baloto mem.

[HeKo 614 2-A, 13 sep 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0387 s s 
  Total: 0.0538 s s