Esperanta Civito

Startas la granda afrika operaco de TEJO


Laŭ plano anoncita de prezidanto Michael Boris Mandirola, ĉi-monate startas la granda afrika operaco de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kulminonta per Internacia Junulara Kongreso en aŭgusto 2017, kie "oni uzos la plej grandan subvencion, kiun TEJO iam ajn ricevis".

La projekto aprobita de EU-instanco antaŭvidas la partnerecon de TEJO mem kaj ties sep landaj sekcioj: itala, pola, slovaka, benina, togolanda, burundia, kongolanda (kinŝasa). Ĝi artikiĝas en ses punktoj:

1) Ekevento en Benino, septembro 2016 (po tri homoj el ĉiu partnero).
2) "Labor-ombro" inter Burundio kaj Italio, aprilo-julio 2017 (po du homoj).
3) Trejnado de trejnistoj en Italio, aprilo 2017 (po tri homoj).
4) Junulara interŝanĝo dum IJK en Burundio (po ses homoj, do 48 entute).
5) Projektokunsido dum IJK en Burundio.
6) Fina kunsido en Pollando dum Junulara E-Semajno, decembro 2017 (po tri homoj).

Krome la Estraro de TEJO planas: a) poŝtelefonan aplikaĵon; b) specialan eldonon de "Kontakto"; c) radio-programo(j)n; d) retpaĝon kaj Facebook-paĝon pri la projekto.

En la afrika operaco esencan rolon ludas la TEJO-kongreso. Burundio estas menciita en la punktoj 2, 4 kaj 5, ĉar kiam la EU-instanco aprobis la subvencion la kongreso estis antaŭvidita en Rumongo. Necesas modifi tiujn punktojn, anstataŭigante Burundion per Togolando (se konfirmota). Cetere, tiu kongreso konsistus precipe el italoj, poloj, slovakoj, beninanoj, burundianoj, togolandanoj kaj zairanoj, por kiuj la EU-subvenciego pagus la vetur- kaj restadkostojn (ĉu ankaŭ pasportojn kaj vizojn?). Krome, po tri junuloj el tiuj kvar afrikaj landoj vojaĝus al Italio kaj al Pollando, supozeble al IJF respektive JES.

Estas rimarkinde, ke TEJO planas nenion en rilato kun la Afrika Kongreso de Esperanto, kiun UEA organizas en Tanzanio fine de decembro 2016. Kaj estas memorinde, ke ILEI promesis organizi sian jaran konferencon apud IJK en Afriko, sed ĝi kongresos en Suda Koreio.

[HeKo 614 6-A, 16 sep 16]

S-ro Bernard Gnancadja komentarias:
Kadre de la preparo de tiu IJK, delegacio konsistanta el 25 homoj vizitos Beninon en oktobro 2016 por trejnado. BOJE deziras ke tiu vizito estu bela okazo por montri viglecon de la movado benina. La delegacio vizitos ankaŭ Togolandon, sed nur dum du aŭ tri tagoj. Ili restos en Benino dum kelkaj semajnoj.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0439 s s 
  Total: 0.0572 s s