Esperanta Civito

Pli kaj pli interesa la PEN-mondkongreso en Galegio


La 82a PEN-mondkongreso evoluas kun interesaj renkontoj de verkistoj kaj panelaj diskutoj pri interesaj aktualaĵoj, ligitaj al la rolo de literaturo. Dum ĉi tiu gazetara komuniko estas redaktata, ekzemple, disvolviĝas la atestoj de turkaj kaj kurdaj verkistoj pri la situacio en Turkio.

Inter la kongresaj diskutoj estas rimarkinda la fokuso al la problemoj de azilpetantoj kaj mislokitoj ĝenerale.

Rilate la asembleajn laborojn estas rimarkindaj la diskutoj pri kelkaj rezolucioj, kaj la elektoj al la organoj de PEN Internacia. Nova internacia sekretario estas virino, la estona Kätlin Kaldmaa, kandidatigita de la centroj eritrea, finna kaj ujgura. Al la Plenum-Komitato estis elektitaj Anders Heger, norvega; Mohamed Sheriff, sieroleona; Ma Thida, mjanmara.

La esperanta delegacio intervenis precipe en la debaton pri la "endormigo" de ne aktivaj centroj. C-ano Giorgio Silfer rimarkigis la malkongruecon en la suspendo de PEN-centroj en lokoj kun milita stato, simple sur la bazo de ne pago de kotizoj (jam la perdo de la voĉrajto estus sufiĉa puno). Pli komplika la kazo de la Hispana PEN: prof. Silfer rimarkigis proceduran eraron (ne la ĝenerala direktoro, sed la internacia sekretario devus enketi, laŭ la art. 7 de la statuto), la valoron de novaĵo pro publika deklaro de la hispana PEN-prezidanto kaj la fakton ke eblus fondi plian PEN-centron en Hispanio: estas kvar (eŭska, galega, kataluna kaj hispana), do eblus kvina, la kastilia -- oni ja ne reprezentas landojn, sed literaturojn. Sekve de tiu firma pozicio, la decido pri la hispana PEN estis prokrastita.

Esperanto estis uzata dum teatroprezento, laŭ iniciato de la ensemblo mem.

(HeKo 616 5-B, 29 sep 16)

 
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0401 s s 
  Total: 0.0554 s s