Esperanta Civito

Literatura kafejo en Malago pri la turka intelektularo

Fine de intensiva esperanto-kurso, kiun li mem sukcese partoprenis, prof. Zeki Ergas gastis hieraŭ vespere ĉe literatura kafejo en la naturamika Esperanto-Domo de Andaluzio. La temo estis "La intelekta situacio en Turkio", kaj la renkonto kun esperantistoj kaj lokaj verkistoj estis kvazaŭ apendico de la ronda tablo pri Turkio kaj Kurdio dum la ĵusa PEN-mondkongreso, kiun prof. Ergas ne ĉeestis.

La svisa verkisto, hebreo el turka deveno, klarigis multajn detalojn pri la situacio en Proksima Oriento, per la interpretado de sen. Giorgio Silfer. El lia prezento enfokusiĝis la malfacila pozicio de Usono en la regiono, ĉar implikita en la fiaskinta ŝtatrenverso inspirita de la Gülenistoj.

La turka intelektularo, inkluzive de la PEN-centro, grandparte gravitas en la sekularisma areo, do la partio de la kemalistoj, nuntempe opozicia. Antaŭ la puĉo en julio 2016 ne ekzistis ŝanco de alternado en la parlamenta majoritato. La puĉo tamen, eĉ se fiaskinta, malfortigis prezidenton Erdogan; tial oni rimarkas lastatempan proksimiĝon inter lia partio unuflanke, la kemalistoj kaj la panturkaj naciistoj aliflanke.

La lustracio sekve de la puĉo montris ankaŭ la forton de la gülenismo (modera islamismo okcidentema kaj burĝema, vidalvide al la islamismo iel otomana kaj rura de Erdogan). Aksite sur vasta, eĉ transnacia reto de lernejoj, socirilate komparebla al la influo de la protestantismo en la laika Francio (vidalvide al la katolikismo), sed multege pli nombra kaj disciplinita, la gülenismo ne ŝajnas tute marĝenigebla.

Same kiel ne estas marĝenigebla la kurda demando, kie ludas rolon ankaŭ la kulturaj radikoj de la kurda popolo, ene precipe de la ŝijaismo (dum la turkoj estas sunaistoj), sed en varianto more pli liberala: la alevita.

Legu pli en Literatura Foiro

[HeKo 617 8-B, 8 okt 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0394 s s 
  Total: 0.0528 s s