Esperanta Civito

UEA redimensiigas la revon pri subvencioj

La tricent mil eŭroj pri kiuj revas la ĝenerala sekretario fariĝis nur naŭdek mil en la ĵus proponita buĝeto 2017 de Universala Esperanto-Asocio. Tamen ili ne aperas kiel aldona pluso, sed anstataŭ granda parto de la ĝisnunaj rimedoj, kiuj do ankaŭ redimensiiĝas.

Unuflanke, la administrantoj de UEA prognozas nenioman kreskon de la membrokotizaro: tio signifas implican konfeson pri la certeco maltrafi unu el la celoj de la Fettes-prezido -- atingi dekmilon da individuaj membroj en tri jaroj; do eĉ ne en kvar. Aliflanke, oni antaŭvidas signifajn perdojn aliloke.

Unue, 14.500 eŭroj malpli da rentoj (minus 17%), verŝajne pro la vendo de valorpaperoj, necesa por aĉeti apartamenton en Roterdamo (dum oni tute ne antaŭvidas aĉetanton por alia apartamento, heredita en Montpeliero). Due, pli ol duonigo de la enspezoj pro servoj kaj kompensoj: ankoraŭ 20.000 eŭroj malpli. Trie, 15.500 eŭroj malpli ĉe la kongreso kaj turismo (minus 13%). Kvare, pli ol trionigo de la donacoj.

La kvar minusoj kondukas la buĝetitan enspezaron al nur 407.500 kompare kun 456.450 eŭroj de 2016. La truon ŝtopus la subvencioj. Tial ke unuafoje UEA petos la subvenciojn, ne eblas kalkuli je rutina ricevo. Alivorte, la buĝeto 2017 de UEA enhavas kamuflitan deficiton de kvindekmilo da eŭroj.

[HeKo 620 9-A, 1 nov 16]

UEA-ano havanta la esperantan civitanecon komentarias:
La buĝeto de UEA ŝajnas des pli zorgiga, ĉar: a) eventualaj subvencioj el eŭropaj instancoj grandparte estas elspezendaj pro la provizoraj dungitoj ("volontuloj"), do ne povas ŝtopi truojn, sed aldonas mem elspezojn; b) la buĝeto pri la roterdama apartamento ŝajnas optimisma rilate la luigon, unuflanke; sed ne konsideras la kostojn pro la hejtado, aliflanke.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0757 s s 
  Total: 0.0895 s s