Esperanta Civito

Sukcesa Zamenhofa festo de SIPU en Buĵumburo

En serena kaj agrabla etoso disvolviĝis la Tago de la Esperanta Kulturo en Buĵumburo, ĉefurbo de Burundio, danke al la festo organizita de SIPU, Societo Internacia por la Paco Universala, kies esperanto-branĉo estas prezidata de sen. Frederiko Nimubona.

Laŭ lia raporto, "SIPU profitis tiun okazon por inaŭguri du oficejojn. La unua gastigos la bibliotekon de Afrika Esperanto-Instituto en Buĵumburo kaj la dua estas destinita kiel oficejo de Tutmonda Civito AmaHoro en Njanzalago".

Dum la festo okazis la skrutinio de la subekvatora balotejo, kun rekorde alta nombro da voĉdonintoj. SIPU profitas tiun belegan okazon deziri al ĉiuj gecivitanoj bonan baloton kaj feliĉan zamenhofan feston.

Noto de malĝojo: la anonco pri la forpaso de c-anoj Ernest Manirumva kaj Raphaël Mbasha, en ankoraŭ juna aĝo. Sen. Giorgio Silfer rememoras kondolence ilin ambaŭ: aparte kortuŝa estis c-ano Mbasha, kiu kutimis sidi solece kaj tre atente sekvis la du Afrikajn Esperantologiajn Semajnojn en Buĵumburo, iĝante klera esperantologo.

[HeKo 626 7-B, 15 dec 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.2950 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0450 s s 
  Total: 0.3401 s s