Esperanta Civito

La perturba printempo de Eŭropa Unio


Post du semajnoj ĝi celebros la sesdekan datrevenon de la Traktato de Romo, sed la etoso tute ne ŝajnas festa por Eŭropa Unio. Unuflanke, oni atendas la formalan demarŝon por komenci la proceduron de eksiĝo de Britio. Aliflanke, komplikiĝas la rilatoj kun la membroŝtatoj en oriento, unuavice Pollando.

La du problemoj havas rilaton inter si: la brita secesio pelas okcidentanojn al pli rapida integriĝo; sed orientanoj ne ŝatas Eŭropon "je du rapidecoj". Tion ne ŝatas ankaŭ la ekstremaj dekstroj, unuavice la franca partio de Marine Le Pen, kiu ne hazarde partumas la secesieman linion de la anglaj sendependistoj. Estiĝas tiel triangulo, kie skeptikeco kreskas ĝis antieŭropismo.

Ni proksimiĝas al la reĵetofazo, espereble ne sanga, kiun travivas ĉiu konfederacio transformiĝanta al federacio: tiel en Svislando (milito de Sonderbund, 1847) kiel en Usono (secesia milito, 1861-1865). La ideo de la du rapidecoj celus eviti akran konfronton, sed povus okazi la malo, ĉar pri la apliko de tiu ideo la okcidentanoj mem estas dividitaj. Germanio, ekzemple, ne volus fortiĝon de la EU-Komisiono, malgraŭ pli profunda integriĝo; dum Italio kaj aliaj insistus pri la sociala dimensio.

Efektive ne ekzistas klara ideo pri la federiĝo, male ol estis en Svislando, survoje al la promulgo de la konstitucio de 1848. La nodojn atingas la kombilo dum prezidas homoj el Malto kaj Luksemburgio, la plej etaj membroŝtatoj.

(HeKo 636 3-E, 11 mar 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0158 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0370 s s 
  Total: 0.0528 s s