Esperanta Civito

La forpaso de Zamenhof celebrita en la Panteono


Kultura Centro Esperantista organizis en Ĉaŭdefono celebradon de la centa datreveno de la forpaso de Lazaro Ludoviko Zamenhof, okaze de la Memortago de Ĉiuj Pioniroj, la 14an de aprilo 2017. La celebrado artikiĝis en du programeroj: festparolado en la Esperanta Panteono kaj vizito de ekspozicio pri la hebrea kontribuo al la svisa socio, ĉe la loka historia muzeo.

La festparolado okazis en la Esperanta Panteono, kiu gardas cenotafon honore al Gaston Waringhien kaj atendas la cindrojn de c-ano Leen Deij. La Vickonsulo de la Esperanta Civito parolis pri la du ŝokoj, kiuj malfortigis Zamenhofon psike kaj fizike. Ili ambaŭ trafis lin en aŭgusto 1914: la peniga reveno de Kolonjo al Varsovio tra Skandinavio kaj Petrogrado (nova nomo dum la unua mondmilito) kaj la subteno de la redakcio de "Pola Esperantisto" al antisemita artikolo de Aleksandro Niemojevski.

Prof. Silfer skizis la evoluon de antisemitismo en Esperantio ekde tiu epizodo ĝis la nunaj tagoj. Konciza prezento de lia parolado aperas en la maja numero de "La eta Heroldo de KCE", monata informilo de la kulturcentro.

En la historia muzeo la vizitantoj multon lernis pri la rilatoj inter la urbo kaj la izraelida komunumo. Interalie ili admiris originalon de la dramo "Patreco", ludita premiere en Ĉaŭdefono 1913, kaj replikita en esperanto dum UK en Berno. Ĝia aŭtorino, Maria Wolf, estis pionirino de nia lingvo. Pri la verko skribas "Historio de la esperanta literaturo", de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer:

"La 26an de aŭgusto "Ginevra" premieras en la Varietea Teatro: bedaŭrinde, pro sia mallongeco, la verko desertas post la socia dramo "Patreco", de Maria Wolf, kiu rezultis nedigestebla ĉefplado, pro la amatoreco de la romandaj geaktoroj, papagantaj kolektivan tradukon. Kaj tamen "Patreco" estis trioble kuraĝa: pro la kruda pritrakto de la tikla temo (trafonta ne preparitan kongresan spektantaron), pro la ĵuseco de la verko (franclingva premiero nur ses monatojn pli frue) kaj pro la ekapero de urbo Ĉaŭdefono en nia historio (kiel scenejo kaj por la enhavo kaj por la premiero)."

La historia muzeo estas vizitebla ankaŭ helpe de esperantlingva broŝuro, kio tre favore impresis niajn gastojn el eksterlando: Bulgario, Hispanio, Italio, Kroatio, Hungario, Japanio...

[HeKo 641 2-B, 15 apr 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0546 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0403 s s 
  Total: 0.0948 s s