Esperanta Civito

Sukcesa prezento de HEL en Prago


Unu el la aŭtoroj de "Historio de la esperanta literaturo" gastis hodiaŭ en sukcesa literatura kafejo ĉe la esperantista klubo de Prago, urbocentre, je kelkaj paŝoj de la fama ponto de reĝo Karlo. La kunvenon prezidis la loka klubestro, d-ro Tomás Brichacek.

En plena salono prof. Silfer enkonduke klarigis la signifon kaj la celon de HEL, kies amplekso kaj profundeco igis ĝin meriti du el la tri ĉefaj literaturpremioj en Esperantio, fakte samjare, eĉ en la sama monato (julio 2016). La verko, kiu atingis la trian represon de la unua eldono en nur du jaroj, fariĝis same grava kiel PIV aŭ PAG sur la librobreto de ĉiu homo konsideranta esperanton kulturlingvo, kaj ne nur helpa planlingvo.

La debato havis larĝan spacon, kun interesaj demandoj. Interalie s-ro Jindrich Kostalek, kiu utiligis la libron dum siaj studoj ĉe la universitato de Poznano, demandis ĉu efektive ekzistas aŭtonoma originala literaturo aŭ prefere oni parolu pri multaj esperantlingvaj kontribuoj al naciaj literaturoj. La respondo de c-ano Silfer rilatis al paralelo kun alia literaturo: ekzistas verkistoj klaseblaj kiel parto de la itala literaturo, kaj aliaj (ekzemple Italo Svevo el Triesto) kiuj estas itallingvaj, pli ol italaj beletristoj. Simile, Rosbach povas esti norvego verkanta en esperanto, anstataŭ unu el la norvegaj lingvoj; sed certe Auld estas pli ol skoto verkanta en esperanto, kaj Szathmári ne nur hungara prozisto.

S-ino Jarka Malá enketis pri la libroj kiujn nepre literaturemulo legu en esperanto. Se temas pri la traduka ĝenro, la du referencaj klasikaĵoj, per la tradukoj de Kabe respektive Grabowski, kaj "Infero" en la versio de Kalocsay. En la originala literaturo post la dua mondmilito restas poezie ne superita "La infana raso", kaj proze grava "Vojaĝo al Kazohinio" kaj "Maŝinmondo".

La tute elĉerpita stoko da ekzempleroj kuriere sendita de LF-koop al Prago atestas la sukceson de la vespero.

(HeKo 646 7-B, 31 maj 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0164 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0427 s s 
  Total: 0.0591 s s