Esperanta Civito

Sukcesa seminario pri homaranismo en Latvio


Estis plejparte dediĉita al la hebrea demando, nome al la rolo de Lazaro Ludoviko Zamenhof en ĉiuj tri eblaj solvoj, ĝis la kvara de li proponita, la hodiaŭa seminario pri homaranismo, organizita de la Norda Legacio de la Esperanta Civito kadre de la 53aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Liepajo (Latvio), kunlabore kun Scienca Instituto Zamenhof.

La aranĝo, kiun partoprenis kvindeko da flue parolantoj, pruvis ke la temo "hilelismo/homaranismo" ne estas traktebla, sen adekvata superrigardo pri judaismo, speciale en sia aŝkenaza kunteksto. Tion donis c-ano Giorgio Silfer, kiu revuis la edukiĝon de Zamenhof en klerisma medio (lia patro akceptis la ideojn de Haskalá), lian aktivecon de la unua, spirita fazo de cionismo, lia engaĝo kaj subita retreto rilate la jidan lingvon, kiu estis esenca en la solvo proponita de Bund.

La analizon pri la kvara solvo, nome hilelismo/homaranismo, ŝuldiĝis al konciza interveno de mag. Francisko Degoul, prezidanto de SIZ. Al tio sekvis la prezento pri diversaj doktrinoj, kiuj aplikis la tamen ne kompletan projekton de Zamenhof: tiu de Edmond Privat, kiu insistis pri pacifismo kuplita al naciliberigaj movadoj bazitaj sur la pasiva rezisto (Gandhi) kaj pri tergloba organizo laŭ mondfederismo, estis detale klarigita de c-ino Perla Martinelli.

Konklude, Giorgio Silfer skizis la evoluon de la zamenhofa penso, tra la leteroj al Kofman (1901), Michau x, Javal, Schneeberger (1905) kaj la intervjuo fare de rabeno Harris (1907).

La demandoj de la publiko helpis enfokusigi pliajn detalojn, precipe en rilato kun la funkcio de esperanto ene de homaranismo.

(HeKo 650  3-C, 3 jul 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0425 s s 
  Total: 0.0562 s s