Esperanta Civito

Javier Oliva inaŭguris la duan JARTE

Javier Oliva inaŭguris hieraŭ vespere la duan Junularan Artan Renkonton Transnacian, organizitan de KCE kun la aŭspicio de TEJO kaj la subteno de la Esperanta Civito en la nun agrabla klimato de Ĉaŭdefono.

Majstro Oliva gvidas atelieron pri Commedia dell'Arte. Disĉiplo de la granda Carlo Bosso, li aktivas en Hispanio kaj kunlaboras kun Giorgio Silfer pri lia teatraĵo "La verda Arlekeno".

Komedio de Arto formale naskiĝis en Padovo, per notaria akto, la 25an de februaro 1545. Tial la 25a de Februaro estas la internacia tago de ĉi tiu ĝenro. Efektive tiam "komedio" signifis ĝenerale teatron kaj "arto" sinonimis al metio. La artkomedio evoluis kiel universala danke al cenzuroj en Italio, kiuj devigis la ensemblojn (posedi ĉevalon kaj ĉaron estis necesa por profesia ensemblo) migri al la tuta Eŭropo. Tial, por komuniki, necesis universale komprenebla lingvaĵo: la lingvaĵo de la korpo.

Dum la ateliero la publiko partoprenas en ekzercoj, kaj profundigas la esencon de la teatro. Unu el la demandoj estas "kial la homo ridas?"; la artkomedio respondas: ĉar tiel li liberiĝas el timo.

Sed Javier Oliva aldonas propran ingrediencon, kiu fontas el liaj studoj pri kinematografio: la aktora korpo, sur la scenejo, esence estus makulo da lumo. Tiel la spektanto perceptas la aktoron. El tio venas sekretoj, kiujn la atelieranoj malkovras, inkluzive de ĉeestantaj profesiuloj kiel c-ano Pedro Carrillo, kabaretisto, kaj c-ino Anjo Amika, kantistino.

[HeKo 652 2-B, 17 jul 17]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0159 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0433 s s 
  Total: 0.0592 s s