Esperanta Civito

Lingva Komitato pri socia/sociala


La Lingva Komitato estis petata sin esprimi pri la demando, levita de sen. Dieter Rooke, ĉu estu "Monda Socia Forumo" aŭ "Monda Sociala Forumo".

Nur kvar (Deij, Martinelli, Silfer, Trifonĉovski) el naŭ LK-anoj respondis, kaj tial ne ekzistas oficiala opinio de la LK pri la temo (necesus ses voĉoj). Tamen ĉiuj respondintoj indikis "socia", kaj tio havas sian pezon. Du komentarioj estas aparte interesaj:

de sen. Giorgio Silfer
Statistike (laŭ Guglo) "Monda Socia Forumo" aperas pli ol 10.000 fojojn, dum Monda Sociala Forumo nur 450. Tio signifas ke la ĝenerala uzo nete favoras "Socia". Efektive, inter "socia forumo" kaj "sociala forumo" estas la sama diferenco kiun oni trovus paralele inter "centra forumo" kaj "centrala forumo". La unua referencas al la socio, aŭ al la centro, la dua al nuanco de socio au de centro. Tial "monda socia forumo" estas la ĝusta difino.

de c-ano Leen Deij:
Socia = socirilata, socikoncerna.
Ministerio pri sociaj aferoj. La socia ordo.
Sociaj reformoj. Monda socia forumo.
Sociala = koncernanta servojn al homoj, kiuj troviĝas en malfacilaj ekonomiaj cirkonstancoj.
Sociala departemento. Sociala servo. Sociala asistantino.
Socialista = 1. socireforma 2. strebanta al pli justaj, pli favoraj vivkondiĉoj por ĉiuj.
Socialista aktivado estas kaj socia kaj sociala.

Konsekvence, la relativa plimulto de la LK preferas "socia".

Birindwa Mushosi, sekretario de LK

[HeKo 329 4-C, 3 maj 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0379 s s 
  Total: 0.0511 s s